Micah 7

Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
אללי לי כי הייתי כאספי קיץ כעללת בציר אין אשכול לאכול בכורה אותה נפשי׃
Malaperis piuloj en la lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin.
אבד חסיד מן הארץ וישר באדם אין כלם לדמים יארבו איש את אחיהו יצודו חרם׃
Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
על הרע כפים להיטיב השר שאל והשפט בשלום והגדול דבר הות נפשו הוא ויעבתוה׃
La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
טובם כחדק ישר ממסוכה יום מצפיך פקדתך באה עתה תהיה מבוכתם׃
Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo;
אל תאמינו ברע אל תבטחו באלוף משכבת חיקך שמר פתחי פיך׃
ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
כי בן מנבל אב בת קמה באמה כלה בחמתה איבי איש אנשי ביתו׃
Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min aŭskultos.
ואני ביהוה אצפה אוחילה לאלהי ישעי ישמעני אלהי׃
Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.
אל תשמחי איבתי לי כי נפלתי קמתי כי אשב בחשך יהוה אור לי׃
La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.
זעף יהוה אשא כי חטאתי לו עד אשר יריב ריבי ועשה משפטי יוציאני לאור אראה בצדקתו׃
Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio, ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
ותרא איבתי ותכסה בושה האמרה אלי איו יהוה אלהיך עיני תראינה בה עתה תהיה למרמס כטיט חוצות׃
En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime.
יום לבנות גדריך יום ההוא ירחק חק׃
En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto.
יום הוא ועדיך יבוא למני אשור וערי מצור ולמני מצור ועד נהר וים מים והר ההר׃
La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
והיתה הארץ לשממה על ישביה מפרי מעלליהם׃
Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
רעה עמך בשבטך צאן נחלתך שכני לבדד יער בתוך כרמל ירעו בשן וגלעד כימי עולם׃
Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn.
כימי צאתך מארץ מצרים אראנו נפלאות׃
La nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos.
יראו גוים ויבשו מכל גבורתם ישימו יד על פה אזניהם תחרשנה׃
Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.
ילחכו עפר כנחש כזחלי ארץ ירגזו ממסגרתיהם אל יהוה אלהינו יפחדו ויראו ממך׃
Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?
מי אל כמוך נשא עון ועבר על פשע לשארית נחלתו לא החזיק לעד אפו כי חפץ חסד הוא׃
Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.
ישוב ירחמנו יכבש עונתינו ותשליך במצלות ים כל חטאותם׃
Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.
תתן אמת ליעקב חסד לאברהם אשר נשבעת לאבתינו מימי קדם׃