Mark 8

En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili:
ויהי בימים ההם בהקבץ עם רב ואין להם מה יאכלו ויקרא אל תלמידיו ויאמר אליהם׃
Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi;
נכמרו רחמי על העם כי זה שלשת ימים עמדו עמדי ואין להם לחם לאכל׃
kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.
והיה בשלחי אותם רעבים לבתיהם יתעלפו בדרך כי יש מהם אשר באו ממרחק׃
Kaj liaj disĉiploj respondis al li: De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto?
ויענו אתו תלמידיו מאין יוכל איש להשביע את אלה פה במדבר לחם׃
Kaj li demandis ilin: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep.
וישאל אותם כמה ככרות לחם יש לכם ויאמרו שבע׃
Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.
ויצו את העם לשבת לארץ ויקח את שבע ככרות הלחם ויברך ויפרס ויתן אותם לתלמידיו לשום לפניהם וישימו לפני העם׃
Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ.
ויהי להם מעט דגים קטנים ויברך ויאמר לשום לפניהם גם את אלה׃
Kaj ili manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.
ויאכלו וישבעו וישאו מן הפתותים הנותרים שבעת דודים׃
Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.
והאכלים היו כארבעת אלפי איש וישלחם׃
Kaj tuj enirinte en la ŝipeton kun siaj disĉiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.
אז ירד באניה עם תלמידיו ויבא אל גלילות דלמונתא׃
Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin.
ויצאו הפרושים ויחלו להתוכח אתו וישאלו מעמו אות מן השמים והם מנסים אתו׃
Kaj forte ĝeminte en sia spirito, li diris: Kial ĉi tiu generacio serĉas signon? vere, mi diras al vi: Nenia signo estos donita al ĉi tiu generacio.
ויאנח ברוחו ויאמר מה הדור הזה מבקש לו אות אמן אמר אני לכם אם ינתן אות לדור הזה׃
Kaj forlasinte ilin, li denove enŝipiĝis kaj transiris al la alia bordo.
ויעזב אותם וירד באניה וישב ויעבר אל עבר הים׃
Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la ŝipeto.
וישכחו לקחת אתם לחם ולא היה להם באניה בלתי אם ככר לחם אחת׃
Kaj li admonis ilin, dirante: Zorgu, gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj la fermentaĵo de Herodo.
ויזהר אותם לאמר ראו השמרו לכם משאר הפרושים ומשאר הורדוס׃
Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante: Ĉar ni ne havas panojn.
ויחשבו ויאמרו איש אל רעהו על כי לחם אין אתנו׃
Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili: Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? ĉu vi ankoraŭ ne konscias nek komprenas? ĉu via koro estas obstinigita?
וידע ישוע ויאמר להם מה תחשבו על כי לחם אין לכם העוד לא תשכילו ולא תבינו ולבכם עודנו מטמטם׃
Okulojn havante, ĉu vi ne vidas? kaj orelojn havante, ĉu vi ne aŭdas? kaj ĉu vi ne memoras?
עינים לכם ולא תראו ואזנים לכם ולא תשמעו ולא תזכרו׃
Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li: Dek du.
כאשר פרסתי את חמשת ככרות הלחם לחמשת אלפי איש כמה סלים מלאי פתותים נשאתם ויאמרו אליו שנים עשר׃
Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li: Sep.
ובשבע לארבעת אלפי איש כמה דודים מלאי פתותים נשאתם ויאמרו אליו שבעה׃
Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?
ויאמר אליהם איך לא תבינו׃
Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin.
ויבא אל בית צידה ויביאו אליו איש עור ויתחננו לו לגעת בו׃
Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: Ĉu vi vidas ion?
ויאחז ביד העור ויוליכהו אל מחוץ לכפר וירק בעיניו וישם את ידיו עליו וישאלהו לאמר הראה אתה דבר׃
Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn.
ויבט ויאמר אראה את בני האדם כי מתהלכים כאילנות אני ראה׃
Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.
ויוסף לשום את ידיו על עיניו ותפקחנה עיניו וירפא וירא הכל היטב עד למרחוק׃
Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon.
וישלחהו אל ביתו לאמר אל תבא בתוך הכפר ואל תדבר לאיש בכפר׃
Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas?
ויצא ישוע ותלמידיו ללכת אל כפרי קיסרין של פילפוס ויהי בדרך וישאל את תלמידיו ויאמר אליהם מה אמרים עלי האנשים מי אני׃
Kaj ili respondis al li: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Unu el la profetoj.
ויענו ויאמרו יוחנן המטביל ויש אמרים אליהו ואחרים אמרים אחד מן הנביאים׃
Kaj li demandis ilin: Sed vi — kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo.
וישאל אתם לאמר ואתם מה תאמרו עלי מי אני ויען פטרוס ויאמר אליו אתה הוא המשיח׃
Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.
ויצו אתם בגערה לבלתי דבר עליו לאיש׃
Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.
ויחל ללמדם כי צריך בן האדם לענות הרבה וימאס על ידי הזקנים והכהנים הגדולים והסופרים ויומת ומקצה שלשת ימים קום יקום׃
Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.
והוא בגלוי דבר את הדבר הזה ויקחהו פטרוס ויחל לגער בו׃
Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
ויפן אחריו ויבט את תלמידיו ויגער בפטרוס לאמר סור מעל פני השטן כי אין לבך לדברי האלהים כי אם לדברי האדם׃
Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.
ויקרא אל העם ואל תלמידיו ויאמר אליהם החפץ ללכת אחרי יכחש בנפשו וישא את צלבו וילך אחרי׃
Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos.
כי כל אשר יחפץ להושיע את נפשו תאבד נפשו ממנו וכל אשר תאבד לו נפשו למעני ולמען הבשורה הוא יושיענה׃
Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?
כי מה יסכן לאדם כי יקנה את כל העולם ונשחתה נפשו׃
Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
או מה יתן איש פדיון נפשו׃
Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.
כי כל איש אשר הייתי אני ודברי לו לחרפה בדור הנאף והחוטא הזה אף הוא יהיה לחרפה לבן האדם בבואו בכבוד אביו עם המלאכים הקדושים׃