Mark 14

Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;
ויהי יומים לפני חג הפסח והמצות ויבקשו הכהנים הגדולים והסופרים איך יתפשהו בערמה להמיתו׃
ĉar ili diris: Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.
ויאמרו אך לא בחג פן תהיה מהומה בעם׃
Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon.
ויהי בהיותו בבית היני בית שמעון המצרע ויסב אל השלחן ותבא אשה ובידה פך שמן נרד זך ויקר מאד ותשבר את הפך ותצק על ראשו׃
Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo?
ויש אשר מתרעמים איש אל רעהו לאמר על מה היה אבוד השמן הזה׃
Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi.
כי ראוי היה זה להמכר ביותר משלש מאות דינר ולתתו לעניים ויגערו בה׃
Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi.
ויאמר ישוע הניחו לה למה תגיון נפשה מעשה טוב עשתה עמדי׃
Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas.
כי העניים תמיד עמכם וכשתרצו תוכלו להיטיב להם ואנכי לא אהיה אתכם תמיד׃
Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo.
את אשר היה לאל ידה עשתה קדמה למשוח את גופי לחנטו׃
Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
אמן אמר אני לכם כי באשר תקרא הבשורה הזאת אל כל העולם גם את אשר עשתה היא יספר לזכרון לה׃
Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili.
ויהודה איש קריות אחד משנים העשר הלך אל ראשי הכהנים למסר אותו אליהם׃
Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin.
והם כשמעם שמחו ויאמרו לתת לו כסף ויבקש תאנה למסרו׃
Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon?
ויהי בראשון לחג המצות עת זבח הפסח ויאמרו אליו תלמידיו איפה תחפץ לאכל את הפסח ונלכה ונכין׃
Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo;
וישלח שנים מתלמידיו ויאמר אליהם לכו העירה ויפגע אתכם איש נשא צפחת המים לכו אחריו׃
lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
ובאשר יבוא שמה אמרו לבעל הבית כה אמר הרב איה המלון אשת אכלה שם את הפסח עם תלמידי׃
Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni.
והוא יראה אתכם עליה גדולה מצעה ומוכנה ושם הכינו לנו׃
Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
ויצאו תלמידיו ויבאו העירה וימצאו כאשר דבר להם ויכינו את הפסח׃
Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du.
ויהי בערב ויבא עם שנים העשר׃
Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi.
ויסבו ויאכלו ויאמר ישוע אמן אמר אני לכם אחד מכם האכל אתי ימסרני׃
Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi?
ויחלו להתעצב ויאמרו אליו זה אחר זה הכי אני הוא׃
Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon.
ויען ויאמר אליהם אחד משנים העשר הוא הטבל עמי בקערה׃
La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
הן בן האדם הלך ילך כאשר כתוב עליו אבל אוי לאיש ההוא אשר על ידו ימסר בן האדם טוב לאיש ההוא שלא נולד׃
Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo.
ויהי באכלם ויקח ישוע לחם ויברך ויבצע ויתן להם ויאמר קחו אכלו זה הוא גופי׃
Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi.
ויקח את הכוס ויברך ויתן להם וישתו ממנה כלם׃
Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.
ויאמר להם זה הוא דמי דם הברית החדשה הנשפך בעד רבים׃
Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.
אמן אמר אני לכם שתה לא אשתה עוד מתנובת הגפן עד היום ההוא אשר אשתה אותה חדשה במלכות האלהים׃
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
ואחרי גמרם את ההלל ויצאו אל הר הזיתים׃
Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros.
ויאמר אליהם ישוע אתם כלכם תכשלו בי בלילה הזה כי כתוב אכה את הרעה ותפוצין הצאן׃
Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon.
ואחרי קומי מן המתים אלך לפניכם הגלילה׃
Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi.
ויאמר אליו פטרוס גם אם כלם יכשלו אני לא אכשל׃
Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
ויאמר אליו ישוע אמן אמר אני לך כי היום בלילה הזה בטרם יקרא התרנגול פעמים אתה תכחש בי שלש פעמים׃
Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.
והוא התחזק ויוסף לדבר ויאמר גם כי יהיה עלי למות אתך כחש לא אכחש בך וכן אמרו גם כלם׃
Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos.
ויבאו אל חצר גת שמני שמו ויאמר אל תלמידיו שבו לכם פה עד אשר אתפלל׃
Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi.
ויקח אתו את פטרוס ואת יעקב ואת יוחנן ויחל להשמים ולמוג׃
Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu.
ויאמר אליהם נפשי מרה לי עד מות עמדו פה ושקדו׃
Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.
ויעבר משם מעט והלאה ויפל ארצה ויתפלל אשר אם יוכל היות תעבר נא מעליו השעה הזאת׃
Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.
ויאמר אבא אבי הכל תוכל העבר נא מעלי את הכוס הזאת אך לא את אשר אני רוצה כי אם את אשר אתה׃
Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon?
ויבא וימצאם ישנים ויאמר אל פטרוס שמעון התישן הכי לא יכלת לשקד שעה אחת׃
Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
שקדו והתפללו פן תבאו לידי נסיון הן הרוח היא חפצה והבשר רפה׃
Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn.
ויסף לסור ויתפלל באמרו עוד הפעם כדברים ההמה׃
Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.
וישב וימצאם שנית ישנים כי עיניהם היו כבדות ולא ידעו מה יענהו׃
Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
ויבא פעם שלישית ויאמר אליהם מעתה נומו ונוחו רב לי כי באה השעה הנה בן האדם נמסר בידי חטאים׃
Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
קומו ונלכה הנה המוסר אותי קרב׃
Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj.
עודנו מדבר ויהודה בא והוא אחד משנים העשר ועמו המון רב בחרבות ובמקלות מאת הכהנים הגדולים והסופרים והזקנים׃
Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.
והמוסר אתו נתן להם אות לאמר האיש אשר אשקהו זה הוא אותו תפשו והוליכהו אל ימלט׃
Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin.
הוא בא והוא נגש אליו ויאמר רבי רבי וינשק לו׃
Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.
וישלחו בו את ידיהם ויתפשהו׃
Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis al li la orelon.
ואחד מן העמדים אצלו שלף את חרבו ויך את עבד הכהן הגדול ויקצץ את אזנו׃
Kaj Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi elvenis, kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?
ויען ישוע ויאמר אליהם כמו על פריץ יצאתם עלי בחרבות ובמקלות לתפשני׃
Ĉiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumiĝu la Skriboj.
ויום יום הייתי אצלכם מלמד במקדש ולא החזקתם בי אבל למען ימלאו הכתובים׃
Kaj ĉiuj forlasis lin kaj forkuris.
ויעזבו אותו כלם וינוסו׃
Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;
ונער אחד הלך אחריו מעטף בסדין לכסות את ערותו ויאחזהו הנערים׃
sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda.
והוא עזב את הסדין בידם וינס ערם מפניהם׃
Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj.
ויוליכו את ישוע אל הכהן הגדול ויקהלו אתו כל הכהנים הגדולים והזקנים והסופרים׃
Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro.
ופטרוס הלך אחריו מרחוק עד לחצר הכהן הגדול פנימה וישב שם עם המשרתים ויתחמם נגד האור׃
Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.
וראשי הכהנים וכל הסנהדרין בקשו עדות על ישוע להמיתו ולא מצאו׃
Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis.
כי רבים ענו בו עדות שקר אך העדיות לא היו שות׃
Kaj elpaŝis iuj, kaj malvere atestis kontraŭ li, dirante:
ויקומו אנשים ויענו בו עדות שקר לאמר׃
Ni aŭdis lin diri: Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.
שמענו אתו אמר אני אהרס את ההיכל הזה מעשה ידי אדם ולשלשת ימים אבנה היכל אחר אשר איננו מעשה ידי אדם׃
Kaj eĉ tiel ilia atesto ne akordiĝis.
וגם בזאת עדותם לא שותה׃
Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
ויקם הכהן הגדול ויעמד בתוך וישאל את ישוע לאמר האינך משיב דבר מה זה אלה ענים בך׃
Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?
והוא החריש ולא השיב דבר ויוסף עוד הכהן הגדול לשאל אתו ויאמר אליו האתה הוא המשיח בן המברך׃
Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.
ויאמר ישוע אני הוא ואתם תראו את בן האדם יושב לימין הגבורה ובא עם ענני השמים׃
Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn?
ויקרע הכהן הגדול את בגדיו ויאמר מה לנו עוד לבקש עדים׃
Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto.
שמעתם את הגדוף מה דעתכם וירשיעהו כלם כי חיב מיתה הוא׃
Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.
ויחלו מהם לרק בו ויחפו את פניו ויכהו באגרף ויאמרו אליו הנבא והמשרתים הכאיבהו בהכותם אותו על הלחי׃
Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro;
ויהי בהיות פטרוס בתחתית החצר ותבא אחת משפחות הכהן הגדול׃
kaj vidante Petron sin varmigantan, ŝi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.
ותרא את פטרוס כי מתחמם הוא ותבט בו ותאמר גם אתה היית עם הנצרי ישוע׃
Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis.
ויכחש לאמר לא אדע ולא אבין מה את אמרת ויצא החוצה אל האולם והתרנגל קרא׃
Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili.
ותראהו השפחה ותוסף ותאמר אל העמדים שם כי זה הוא אחד מהם ויכחש פעם שנית׃
Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, ĉar vi estas ja Galileano.
וכמעט אחרי כן גם העמדים שם אמרו אל פטרוס אמנם אתה אחד מהם כי אף גלילי אתה ולשונך כלשונם׃
Kaj li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.
ויחל להחרים את נפשו ולהשבע לאמר לא יעדתי את האיש הזה אשר אמרתם׃
Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.
והתרנגל קרא פעם שנית ויזכר פטרוס את הדבר אשר אמר לו ישוע בטרם יקרא התרנגל פעמים תכחש בי שלש פעמים וישם אל לבו ויבך׃