Luke 19

Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.
ויבוא ויעבר ביריחו׃
Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.
והנה איש ושמו זכי מראשי המוכסים והוא עשיר׃
Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.
ויבקש לראות את ישוע מי הוא ולא יכל מפני העם כי שפל קומה היה׃
Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.
ויקדם וירץ ויעל על שקמה לראותו כי שם הדרך אשר יעבר בה׃
Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
ויהי בבאו אל המקום ההוא ויבט ישוע ויראהו ויאמר אליו זכי רד מהר כי צריך אני לשבת היום בביתך׃
Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
וימהר וירד ויאספהו בשמחה׃
Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti.
וילונו כל הראים לאמר בא ללון בבית איש חוטא׃
Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
ויעמד זכי ויאמר אל האדון הנה אדני את מחצית נכסי אני נתן לעניים ואם עשקתי איש אשיב לו ארבעתים׃
Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
ויאמר אליו ישוע היום היתה תשועה לבית הזה באשר בן אברהם גם הוא׃
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.
כי בא בן האדם לבקש ולהושיע את האבד׃
Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
ויהי הם שמעים את זאת ויסף שאת משל על אשר קרב לירושלים והמה חשבים כי מהרה תגלה מלכות האלהים׃
Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
על כן אמר איש אחד מן האדירים הלך אל ארץ רחוקה לקחת לו ממלכה ולשוב׃
Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos.
ויקרא אל עשרה מעבדיו ויתן להם עשרה מנים ויאמר להם סחרו בהם עד באי׃
Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.
ובני עירו שנאים אותו וישלחו מלאכים אחריו לאמר לא נחפץ בזה כי ימלך עלינו׃
Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.
ויהי אחרי קחתו את הממלכה וישב ויאמר לקרא את העבדים ההם אשר נתן להם את הכסף למען ידע מה הרויח כל אחד במסחרו׃
Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.
ויבא הראשון ויאמר אדני מנה שלך הביא עשרת מנים׃
Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.
ויאמר אליו כן העבד הטוב תחת אשר היית נאמן במעט מזער היה שליט על עשר ערים׃
Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.
ויבא השני ויאמר אדני מנה שלך עשה חמשת מנים׃
Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj.
ויאמר גם לזה אף אתה היה על חמש ערים׃
Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;
ויבא האחר ויאמר הא לך מנה שלך אשר היה אצלי צרור בסודר׃
ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.
מפני יראתי אתך כי אתה איש קשה לקח את אשר לא הנחת וקצר את אשר לא זרעת׃
Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;
ויאמר אליו מפיך אשפטך העבד הרע אתה ידעת כי אני איש קשה לקח את אשר לא הנחתי וקוצר את אשר לא זרעתי׃
kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?
ולמה לא נתת את כספי לשלחני ואני בבואי הייתי תובע אותו במרבית׃
Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min’on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min’ojn.
ויאמר אל העמדים שם שאו ממנו את המנה ותנוהו אל אשר לו עשרת המנים׃
(Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min’ojn.)
ויאמרו אליו אדנינו יש לו עשרת מנים׃
Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
הן אני אמר לכם כי כל איש שיש לו ינתן לו ואשר אין לו יקח ממנו גם את אשר לו׃
Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.
אבל את איבי ההם אשר לא חפצו מלכי עליהם הביאו אתם הנה והרגו אתם לפני׃
Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.
ויכל לדבר הדברים האלה ויעבר לפניהם ויעל ירושלים׃
Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
ויהי בקרבו אל בית פגי ובית היני בהר הנקרא הר הזיתים וישלח שנים מתלמידיו לאמר׃
dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.
לכו אל הכפר אשר ממולנו והיה בבואכם שמה תמצאו עיר אסור אשר לא ישב עליו אדם עד עתה התירו אתו והביאו׃
Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas.
וכי ישאל אתכם איש למה תתירהו כה תאמרו אליו יען כי האדון צריך לו׃
Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.
וילכו השלוחים וימצאו כאשר דבר אליהם׃
Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon?
ויתירו את העיר ויאמר אליהם בעליו למה זה אתם מתירים את העיר׃
Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas.
ויאמרו האדון צריך לו׃
Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin.
ויביאהו אל ישוע וישליכו את בגדיהם על העיר וירכיבו עליו את ישוע׃
Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
ובנסעו הציעו את בגדיהם על הדרך׃
Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;
ויקרב אל מורד הר הזיתים ויחלו כל המון התלמידים לשבח את האלהים בשמחה ובקול גדול על כל הגבורות אשר ראו לאמר׃
dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.
ברוך המלך הבא בשם יהוה שלום בשמים וכבוד במרומים׃
Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn.
ומקצת פרושים אשר בתוך העם אמרו אליו רבי גער בתלמידיך׃
Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.
ויען ויאמר אני אמר לכם כי אם יחשו אלה תזעקנה האבנים׃
Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi,
ויהי כאשר קרב וירא את העיר ויבך עליה לאמר׃
dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj.
לו ידעת אף את בעוד יומך הזה את דבר שלומך ועתה נעלם מעיניך׃
Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin,
כי ימים באים עליך ושפכו איביך סוללה סביביך והקיפוך וצרו עליך מכל עבריך׃
kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.
וסחבו אותך ואת בניך בקרבך ולא ישאירו בך אבן על אבן עקב כי לא ידעת את עת פקדתך׃
Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,
ויבא אל המקדש ויחל לגרש משם את המכרים ואת הקונים בו׃
dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
ויאמר אליהם הן כתוב ביתי בית תפלה הוא ואתם עשתים אותו למערת פריצים׃
Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi,
ויהי מלמד יום יום במקדש והכהנים הגדולים והסופרים וגם ראשי העם מבקשים לאבדו׃
kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.
ולא מצאו מה לעשות כי כל העם דבקו אחריו לשמע אתו׃