Leviticus 9

En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejaĝulojn de Izrael.
ויהי ביום השמיני קרא משה לאהרן ולבניו ולזקני ישראל׃
Kaj li diris al Aaron: Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virŝafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaŭ la Eternulon.
ויאמר אל אהרן קח לך עגל בן בקר לחטאת ואיל לעלה תמימם והקרב לפני יהוה׃
Kaj al la Izraelidoj diru jene: Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj ŝafidon jaraĝajn, sendifektajn, por brulofero,
ואל בני ישראל תדבר לאמר קחו שעיר עזים לחטאת ועגל וכבש בני שנה תמימם לעלה׃
kaj virbovon kaj virŝafon por pacofero, por fari oferon antaŭ la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; ĉar hodiaŭ la Eternulo aperos antaŭ vi.
ושור ואיל לשלמים לזבח לפני יהוה ומנחה בלולה בשמן כי היום יהוה נראה אליכם׃
Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimiĝis kaj stariĝis antaŭ la Eternulo.
ויקחו את אשר צוה משה אל פני אהל מועד ויקרבו כל העדה ויעמדו לפני יהוה׃
Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaŭ vi la majesto de la Eternulo.
ויאמר משה זה הדבר אשר צוה יהוה תעשו וירא אליכם כבוד יהוה׃
Kaj Moseo diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
ויאמר משה אל אהרן קרב אל המזבח ועשה את חטאתך ואת עלתך וכפר בעדך ובעד העם ועשה את קרבן העם וכפר בעדם כאשר צוה יהוה׃
Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buĉis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
ויקרב אהרן אל המזבח וישחט את עגל החטאת אשר לו׃
Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ŝmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro.
ויקרבו בני אהרן את הדם אליו ויטבל אצבעו בדם ויתן על קרנות המזבח ואת הדם יצק אל יסוד המזבח׃
Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
ואת החלב ואת הכלית ואת היתרת מן הכבד מן החטאת הקטיר המזבחה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.
ואת הבשר ואת העור שרף באש מחוץ למחנה׃
Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe.
וישחט את העלה וימצאו בני אהרן אליו את הדם ויזרקהו על המזבח סביב׃
Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.
ואת העלה המציאו אליו לנתחיה ואת הראש ויקטר על המזבח׃
Kaj li lavis la internaĵojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.
וירחץ את הקרב ואת הכרעים ויקטר על העלה המזבחה׃
Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa.
ויקרב את קרבן העם ויקח את שעיר החטאת אשר לעם וישחטהו ויחטאהו כראשון׃
Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun ĝi laŭ la reguloj.
ויקרב את העלה ויעשה כמשפט׃
Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.
ויקרב את המנחה וימלא כפו ממנה ויקטר על המזבח מלבד עלת הבקר׃
Kaj li buĉis la bovon kaj la ŝafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe;
וישחט את השור ואת האיל זבח השלמים אשר לעם וימצאו בני אהרן את הדם אליו ויזרקהו על המזבח סביב׃
kaj la sebojn de la bovo, kaj el la ŝafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.
ואת החלבים מן השור ומן האיל האליה והמכסה והכלית ויתרת הכבד׃
Kaj ili metis la sebojn sur la brustaĵojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.
וישימו את החלבים על החזות ויקטר החלבים המזבחה׃
Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
ואת החזות ואת שוק הימין הניף אהרן תנופה לפני יהוה כאשר צוה משה׃
Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.
וישא אהרן את ידו אל העם ויברכם וירד מעשת החטאת והעלה והשלמים׃
Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
ויבא משה ואהרן אל אהל מועד ויצאו ויברכו את העם וירא כבוד יהוה אל כל העם׃
Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
ותצא אש מלפני יהוה ותאכל על המזבח את העלה ואת החלבים וירא כל העם וירנו ויפלו על פניהם׃