Leviticus 6

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,
נפש כי תחטא ומעלה מעל ביהוה וכחש בעמיתו בפקדון או בתשומת יד או בגזל או עשק את עמיתו׃
aŭ se li trovos perditaĵon kaj neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:
או מצא אבדה וכחש בה ונשבע על שקר על אחת מכל אשר יעשה האדם לחטא בהנה׃
tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun li trovis;
והיה כי יחטא ואשם והשיב את הגזלה אשר גזל או את העשק אשר עשק או את הפקדון אשר הפקד אתו או את האבדה אשר מצא׃
aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
או מכל אשר ישבע עליו לשקר ושלם אתו בראשו וחמשתיו יסף עליו לאשר הוא לו יתננו ביום אשמתו׃
Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
ואת אשמו יביא ליהוה איל תמים מן הצאן בערכך לאשם אל הכהן׃
Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.
וכפר עליו הכהן לפני יהוה ונסלח לו על אחת מכל אשר יעשה לאשמה בה׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
צו את אהרן ואת בניו לאמר זאת תורת העלה הוא העלה על מוקדה על המזבח כל הלילה עד הבקר ואש המזבח תוקד בו׃
Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu ĝin apud la altaron.
ולבש הכהן מדו בד ומכנסי בד ילבש על בשרו והרים את הדשן אשר תאכל האש את העלה על המזבח ושמו אצל המזבח׃
Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.
ופשט את בגדיו ולבש בגדים אחרים והוציא את הדשן אל מחוץ למחנה אל מקום טהור׃
Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur ĝi la sebon de la pacoferoj.
והאש על המזבח תוקד בו לא תכבה ובער עליה הכהן עצים בבקר בבקר וערך עליה העלה והקטיר עליה חלבי השלמים׃
Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingiĝu.
אש תמיד תוקד על המזבח לא תכבה׃
Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la altaro.
וזאת תורת המנחה הקרב אתה בני אהרן לפני יהוה אל פני המזבח׃
Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo.
והרים ממנו בקמצו מסלת המנחה ומשמנה ואת כל הלבנה אשר על המנחה והקטיר המזבח ריח ניחח אזכרתה ליהוה׃
Kaj la restaĵon el ĝi manĝu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili ĝin manĝu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili ĝin manĝu.
והנותרת ממנה יאכלו אהרן ובניו מצות תאכל במקום קדש בחצר אהל מועד יאכלוה׃
Ĝi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis ĝin el Miaj fajroferoj; ĝi estas plejsanktaĵo, simile al pekofero kaj kulpofero.
לא תאפה חמץ חלקם נתתי אתה מאשי קדש קדשים הוא כחטאת וכאשם׃
Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti sankta.
כל זכר בבני אהרן יאכלנה חק עולם לדרתיכם מאשי יהוה כל אשר יגע בהם יקדש׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.
זה קרבן אהרן ובניו אשר יקריבו ליהוה ביום המשח אתו עשירת האפה סלת מנחה תמיד מחציתה בבקר ומחציתה בערב׃
Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
על מחבת בשמן תעשה מרבכת תביאנה תפיני מנחת פתים תקריב ריח ניחח ליהוה׃
Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataŭ li, plenumos tion; ĝi estu eterna leĝo antaŭ la Eternulo; ĝi tuta devas esti forbruligata.
והכהן המשיח תחתיו מבניו יעשה אתה חק עולם ליהוה כליל תקטר׃
Kaj ĉiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; ĝi ne estu manĝata.
וכל מנחת כהן כליל תהיה לא תאכל׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas.
דבר אל אהרן ואל בניו לאמר זאת תורת החטאת במקום אשר תשחט העלה תשחט החטאת לפני יהוה קדש קדשים הוא׃
La pastro, kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.
הכהן המחטא אתה יאכלנה במקום קדש תאכל בחצר אהל מועד׃
Ĉiu, kiu ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.
כל אשר יגע בבשרה יקדש ואשר יזה מדמה על הבגד אשר יזה עליה תכבס במקום קדש׃
Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo.
וכלי חרש אשר תבשל בו ישבר ואם בכלי נחשת בשלה ומרק ושטף במים׃
Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo.
כל זכר בכהנים יאכל אתה קדש קדשים הוא׃
Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.
וכל חטאת אשר יובא מדמה אל אהל מועד לכפר בקדש לא תאכל באש תשרף׃