Leviticus 1

La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:
ויקרא אל משה וידבר יהוה אליו מאהל מועד לאמר׃
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.
דבר אל בני ישראל ואמרת אלהם אדם כי יקריב מכם קרבן ליהוה מן הבהמה מן הבקר ומן הצאן תקריבו את קרבנכם׃
Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon.
אם עלה קרבנו מן הבקר זכר תמים יקריבנו אל פתח אהל מועד יקריב אתו לרצנו לפני יהוה׃
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
וסמך ידו על ראש העלה ונרצה לו לכפר עליו׃
Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
ושחט את בן הבקר לפני יהוה והקריבו בני אהרן הכהנים את הדם וזרקו את הדם על המזבח סביב אשר פתח אהל מועד׃
Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn.
והפשיט את העלה ונתח אתה לנתחיה׃
Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.
ונתנו בני אהרן הכהן אש על המזבח וערכו עצים על האש׃
Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
וערכו בני אהרן הכהנים את הנתחים את הראש ואת הפדר על העצים אשר על האש אשר על המזבח׃
Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
וקרבו וכרעיו ירחץ במים והקטיר הכהן את הכל המזבחה עלה אשה ריח ניחוח ליהוה׃
Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan.
ואם מן הצאן קרבנו מן הכשבים או מן העזים לעלה זכר תמים יקריבנו׃
Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
ושחט אתו על ירך המזבח צפנה לפני יהוה וזרקו בני אהרן הכהנים את דמו על המזבח סביב׃
Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
ונתח אתו לנתחיו ואת ראשו ואת פדרו וערך הכהן אתם על העצים אשר על האש אשר על המזבח׃
Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
והקרב והכרעים ירחץ במים והקריב הכהן את הכל והקטיר המזבחה עלה הוא אשה ריח ניחח ליהוה׃
Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj.
ואם מן העוף עלה קרבנו ליהוה והקריב מן התרים או מן בני היונה את קרבנו׃
Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro.
והקריבו הכהן אל המזבח ומלק את ראשו והקטיר המזבחה ונמצה דמו על קיר המזבח׃
Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
והסיר את מראתו בנצתה והשליך אתה אצל המזבח קדמה אל מקום הדשן׃
Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
ושסע אתו בכנפיו לא יבדיל והקטיר אתו הכהן המזבחה על העצים אשר על האש עלה הוא אשה ריח ניחח ליהוה׃