Lamentations 4

Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
איכה יועם זהב ישנא הכתם הטוב תשתפכנה אבני קדש בראש כל חוצות׃
La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
בני ציון היקרים המסלאים בפז איכה נחשבו לנבלי חרש מעשה ידי יוצר׃
Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
גם תנין חלצו שד היניקו גוריהן בת עמי לאכזר כי ענים במדבר׃
La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
דבק לשון יונק אל חכו בצמא עוללים שאלו לחם פרש אין להם׃
Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
האכלים למעדנים נשמו בחוצות האמנים עלי תולע חבקו אשפתות׃
La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
ויגדל עון בת עמי מחטאת סדם ההפוכה כמו רגע ולא חלו בה ידים׃
Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
זכו נזיריה משלג צחו מחלב אדמו עצם מפנינים ספיר גזרתם׃
Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
חשך משחור תארם לא נכרו בחוצות צפד עורם על עצמם יבש היה כעץ׃
Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
טובים היו חללי חרב מחללי רעב שהם יזובו מדקרים מתנובת שדי׃
La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
ידי נשים רחמניות בשלו ילדיהן היו לברות למו בשבר בת עמי׃
La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
כלה יהוה את חמתו שפך חרון אפו ויצת אש בציון ותאכל יסודתיה׃
Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
לא האמינו מלכי ארץ וכל ישבי תבל כי יבא צר ואויב בשערי ירושלם׃
Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
מחטאת נביאיה עונות כהניה השפכים בקרבה דם צדיקים׃
Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
נעו עורים בחוצות נגאלו בדם בלא יוכלו יגעו בלבשיהם׃
Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj: Ili ne plu loĝos tie.
סורו טמא קראו למו סורו סורו אל תגעו כי נצו גם נעו אמרו בגוים לא יוסיפו לגור׃
La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
פני יהוה חלקם לא יוסיף להביטם פני כהנים לא נשאו זקנים לא חננו׃
Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
עודינה תכלינה עינינו אל עזרתנו הבל בצפיתנו צפינו אל גוי לא יושע׃
Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
צדו צעדינו מלכת ברחבתינו קרב קצינו מלאו ימינו כי בא קצינו׃
Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
קלים היו רדפינו מנשרי שמים על ההרים דלקנו במדבר ארבו לנו׃
La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
רוח אפינו משיח יהוה נלכד בשחיתותם אשר אמרנו בצלו נחיה בגוים׃
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
שישי ושמחי בת אדום יושבתי בארץ עוץ גם עליך תעבר כוס תשכרי ותתערי׃
Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
תם עונך בת ציון לא יוסיף להגלותך פקד עונך בת אדום גלה על חטאתיך׃