Judges 16

Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi.
וילך שמשון עזתה וירא שם אשה זונה ויבא אליה׃
Al la Gazaanoj oni diris: Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante: Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos.
לעזתים לאמר בא שמשון הנה ויסבו ויארבו לו כל הלילה בשער העיר ויתחרשו כל הלילה לאמר עד אור הבקר והרגנהו׃
Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.
וישכב שמשון עד חצי הלילה ויקם בחצי הלילה ויאחז בדלתות שער העיר ובשתי המזוזות ויסעם עם הבריח וישם על כתפיו ויעלם אל ראש ההר אשר על פני חברון׃
Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila.
ויהי אחרי כן ויאהב אשה בנחל שרק ושמה דלילה׃
Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj.
ויעלו אליה סרני פלשתים ויאמרו לה פתי אותו וראי במה כחו גדול ובמה נוכל לו ואסרנהו לענתו ואנחנו נתן לך איש אלף ומאה כסף׃
Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.
ותאמר דלילה אל שמשון הגידה נא לי במה כחך גדול ובמה תאסר לענותך׃
Kaj Ŝimŝon diris al ŝi: Se oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
ויאמר אליה שמשון אם יאסרני בשבעה יתרים לחים אשר לא חרבו וחליתי והייתי כאחד האדם׃
Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili.
ויעלו לה סרני פלשתים שבעה יתרים לחים אשר לא חרבו ותאסרהו בהם׃
Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto.
והארב ישב לה בחדר ותאמר אליו פלשתים עליך שמשון וינתק את היתרים כאשר ינתק פתיל הנערת בהריחו אש ולא נודע כחו׃
Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.
ותאמר דלילה אל שמשון הנה התלת בי ותדבר אלי כזבים עתה הגידה נא לי במה תאסר׃
Kaj li diris al ŝi: Se oni min ligos per novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
ויאמר אליה אם אסור יאסרוני בעבתים חדשים אשר לא נעשה בהם מלאכה וחליתי והייתי כאחד האדם׃
Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.
ותקח דלילה עבתים חדשים ותאסרהו בהם ותאמר אליו פלשתים עליך שמשון והארב ישב בחדר וינתקם מעל זרעתיו כחוט׃
Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi: Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo.
ותאמר דלילה אל שמשון עד הנה התלת בי ותדבר אלי כזבים הגידה לי במה תאסר ויאמר אליה אם תארגי את שבע מחלפות ראשי עם המסכת׃
Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo.
ותתקע ביתד ותאמר אליו פלשתים עליך שמשון וייקץ משנתו ויסע את היתד הארג ואת המסכת׃
Tiam ŝi diris al li: Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.
ותאמר אליו איך תאמר אהבתיך ולבך אין אתי זה שלש פעמים התלת בי ולא הגדת לי במה כחך גדול׃
Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis.
ויהי כי הציקה לו בדבריה כל הימים ותאלצהו ותקצר נפשו למות׃
Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
ויגד לה את כל לבו ויאמר לה מורה לא עלה על ראשי כי נזיר אלהים אני מבטן אמי אם גלחתי וסר ממני כחי וחליתי והייתי ככל האדם׃
Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj.
ותרא דלילה כי הגיד לה את כל לבו ותשלח ותקרא לסרני פלשתים לאמר עלו הפעם כי הגיד לה את כל לבו ועלו אליה סרני פלשתים ויעלו הכסף בידם׃
Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.
ותישנהו על ברכיה ותקרא לאיש ותגלח את שבע מחלפות ראשו ותחל לענותו ויסר כחו מעליו׃
Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.
ותאמר פלשתים עליך שמשון ויקץ משנתו ויאמר אצא כפעם בפעם ואנער והוא לא ידע כי יהוה סר מעליו׃
Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.
ויאחזוהו פלשתים וינקרו את עיניו ויורידו אותו עזתה ויאסרוהו בנחשתים ויהי טוחן בבית האסירים׃
Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.
ויחל שער ראשו לצמח כאשר גלח׃
La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon.
וסרני פלשתים נאספו לזבח זבח גדול לדגון אלהיהם ולשמחה ויאמרו נתן אלהינו בידנו את שמשון אויבינו׃
Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.
ויראו אתו העם ויהללו את אלהיהם כי אמרו נתן אלהינו בידנו את אויבנו ואת מחריב ארצנו ואשר הרבה את חללינו׃
Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
ויהי כי טוב לבם ויאמרו קראו לשמשון וישחק לנו ויקראו לשמשון מבית האסירים ויצחק לפניהם ויעמידו אותו בין העמודים׃
Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.
ויאמר שמשון אל הנער המחזיק בידו הניחה אותי והימשני את העמדים אשר הבית נכון עליהם ואשען עליהם׃
Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon.
והבית מלא האנשים והנשים ושמה כל סרני פלשתים ועל הגג כשלשת אלפים איש ואשה הראים בשחוק שמשון׃
Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.
ויקרא שמשון אל יהוה ויאמר אדני יהוה זכרני נא וחזקני נא אך הפעם הזה האלהים ואנקמה נקם אחת משתי עיני מפלשתים׃
Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.
וילפת שמשון את שני עמודי התוך אשר הבית נכון עליהם ויסמך עליהם אחד בימינו ואחד בשמאלו׃
Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.
ויאמר שמשון תמות נפשי עם פלשתים ויט בכח ויפל הבית על הסרנים ועל כל העם אשר בו ויהיו המתים אשר המית במותו רבים מאשר המית בחייו׃
Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.
וירדו אחיו וכל בית אביהו וישאו אתו ויעלו ויקברו אותו בין צרעה ובין אשתאל בקבר מנוח אביו והוא שפט את ישראל עשרים שנה׃