Judges 13

Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.
ויספו בני ישראל לעשות הרע בעיני יהוה ויתנם יהוה ביד פלשתים ארבעים שנה׃
Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.
ויהי איש אחד מצרעה ממשפחת הדני ושמו מנוח ואשתו עקרה ולא ילדה׃
Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon.
וירא מלאך יהוה אל האשה ויאמר אליה הנה נא את עקרה ולא ילדת והרית וילדת בן׃
Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran;
ועתה השמרי נא ואל תשתי יין ושכר ואל תאכלי כל טמא׃
ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.
כי הנך הרה וילדת בן ומורה לא יעלה על ראשו כי נזיר אלהים יהיה הנער מן הבטן והוא יחל להושיע את ישראל מיד פלשתים׃
Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.
ותבא האשה ותאמר לאישה לאמר איש האלהים בא אלי ומראהו כמראה מלאך האלהים נורא מאד ולא שאלתיהו אי מזה הוא ואת שמו לא הגיד לי׃
Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.
ויאמר לי הנך הרה וילדת בן ועתה אל תשתי יין ושכר ואל תאכלי כל טמאה כי נזיר אלהים יהיה הנער מן הבטן עד יום מותו׃
Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
ויעתר מנוח אל יהוה ויאמר בי אדוני איש האלהים אשר שלחת יבוא נא עוד אלינו ויורנו מה נעשה לנער היולד׃
Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi.
וישמע האלהים בקול מנוח ויבא מלאך האלהים עוד אל האשה והיא יושבת בשדה ומנוח אישה אין עמה׃
La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
ותמהר האשה ותרץ ותגד לאישה ותאמר אליו הנה נראה אלי האיש אשר בא ביום אלי׃
Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi.
ויקם וילך מנוח אחרי אשתו ויבא אל האיש ויאמר לו האתה האיש אשר דברת אל האשה ויאמר אני׃
Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
ויאמר מנוח עתה יבא דבריך מה יהיה משפט הנער ומעשהו׃
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu;
ויאמר מלאך יהוה אל מנוח מכל אשר אמרתי אל האשה תשמר׃
nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.
מכל אשר יצא מגפן היין לא תאכל ויין ושכר אל תשת וכל טמאה אל תאכל כל אשר צויתיה תשמר׃
Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
ויאמר מנוח אל מלאך יהוה נעצרה נא אותך ונעשה לפניך גדי עזים׃
Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo.
ויאמר מלאך יהוה אל מנוח אם תעצרני לא אכל בלחמך ואם תעשה עלה ליהוה תעלנה כי לא ידע מנוח כי מלאך יהוה הוא׃
Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto.
ויאמר מנוח אל מלאך יהוה מי שמך כי יבא דבריך וכבדנוך׃
Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara.
ויאמר לו מלאך יהוה למה זה תשאל לשמי והוא פלאי׃
Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis:
ויקח מנוח את גדי העזים ואת המנחה ויעל על הצור ליהוה ומפלא לעשות ומנוח ואשתו ראים׃
kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere.
ויהי בעלות הלהב מעל המזבח השמימה ויעל מלאך יהוה בלהב המזבח ומנוח ואשתו ראים ויפלו על פניהם ארצה׃
Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo.
ולא יסף עוד מלאך יהוה להראה אל מנוח ואל אשתו אז ידע מנוח כי מלאך יהוה הוא׃
Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.
ויאמר מנוח אל אשתו מות נמות כי אלהים ראינו׃
Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis.
ותאמר לו אשתו לו חפץ יהוה להמיתנו לא לקח מידנו עלה ומנחה ולא הראנו את כל אלה וכעת לא השמיענו כזאת׃
Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.
ותלד האשה בן ותקרא את שמו שמשון ויגדל הנער ויברכהו יהוה׃
Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.
ותחל רוח יהוה לפעמו במחנה דן בין צרעה ובין אשתאל׃