Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li: Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino.
ותלד אשת גלעד לו בנים ויגדלו בני האשה ויגרשו את יפתח ויאמרו לו לא תנחל בבית אבינו כי בן אשה אחרת אתה׃
Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?
ויאמר יפתח לזקני גלעד הלא אתם שנאתם אותי ותגרשוני מבית אבי ומדוע באתם אלי עתה כאשר צר לכם׃
Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.
ויאמרו זקני גלעד אל יפתח לכן עתה שבנו אליך והלכת עמנו ונלחמת בבני עמון והיית לנו לראש לכל ישבי גלעד׃
Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Se vi revenigas min, por batali kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu tiam mi estos via estro?
ויאמר יפתח אל זקני גלעד אם משיבים אתם אותי להלחם בבני עמון ונתן יהוה אותם לפני אנכי אהיה לכם לראש׃
Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en Micpa.
וילך יפתח עם זקני גלעד וישימו העם אותו עליהם לראש ולקצין וידבר יפתח את כל דבריו לפני יהוה במצפה׃
Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftaĥ: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi en paco.
ויאמר מלך בני עמון אל מלאכי יפתח כי לקח ישראל את ארצי בעלותו ממצרים מארנון ועד היבק ועד הירדן ועתה השיבה אתהן בשלום׃
kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ;
וישלח ישראל מלאכים אל מלך אדום לאמר אעברה נא בארצך ולא שמע מלך אדום וגם אל מלך מואב שלח ולא אבה וישב ישראל בקדש׃
kaj li iris tra la dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la limo de Moab.
וילך במדבר ויסב את ארץ אדום ואת ארץ מואב ויבא ממזרח שמש לארץ מואב ויחנון בעבר ארנון ולא באו בגבול מואב כי ארנון גבול מואב׃
sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael.
ולא האמין סיחון את ישראל עבר בגבלו ויאסף סיחון את כל עמו ויחנו ביהצה וילחם עם ישראל׃
Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando.
ויתן יהוה אלהי ישראל את סיחון ואת כל עמו ביד ישראל ויכום ויירש ישראל את כל ארץ האמרי יושב הארץ ההיא׃
De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
בשבת ישראל בחשבון ובבנותיה ובערעור ובבנותיה ובכל הערים אשר על ידי ארנון שלש מאות שנה ומדוע לא הצלתם בעת ההיא׃
Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.
ותהי על יפתח רוח יהוה ויעבר את הגלעד ואת מנשה ויעבר את מצפה גלעד וממצפה גלעד עבר בני עמון׃
tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj — tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.
והיה היוצא אשר יצא מדלתי ביתי לקראתי בשובי בשלום מבני עמון והיה ליהוה והעליתהו עולה׃
Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim — tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.
ויכם מערוער ועד בואך מנית עשרים עיר ועד אבל כרמים מכה גדולה מאד ויכנעו בני עמון מפני בני ישראל׃
Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon.
ויבא יפתח המצפה אל ביתו והנה בתו יצאת לקראתו בתפים ובמחלות ורק היא יחידה אין לו ממנו בן או בת׃
Kiam li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.
ויהי כראותו אותה ויקרע את בגדיו ויאמר אהה בתי הכרע הכרעתני ואת היית בעכרי ואנכי פציתי פי אל יהוה ולא אוכל לשוב׃
Kaj ŝi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj.
ותאמר אליו אבי פציתה את פיך אל יהוה עשה לי כאשר יצא מפיך אחרי אשר עשה לך יהוה נקמות מאיביך מבני עמון׃
Kaj ŝi diris al sia patro: Faru por mi jenon: lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.
ותאמר אל אביה יעשה לי הדבר הזה הרפה ממני שנים חדשים ואלכה וירדתי על ההרים ואבכה על בתולי אנכי ורעיתי׃
Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael,
ויהי מקץ שנים חדשים ותשב אל אביה ויעש לה את נדרו אשר נדר והיא לא ידעה איש ותהי חק בישראל׃