Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
ויאמר יהודה לשמעון אחיו עלה אתי בגורלי ונלחמה בכנעני והלכתי גם אני אתך בגורלך וילך אתו שמעון׃
Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
ויאמר אדני בזק שבעים מלכים בהנות ידיהם ורגליהם מקצצים היו מלקטים תחת שלחני כאשר עשיתי כן שלם לי אלהים ויביאהו ירושלם וימת שם׃
Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
ותאמר לו הבה לי ברכה כי ארץ הנגב נתתני ונתתה לי גלת מים ויתן לה כלב את גלת עלית ואת גלת תחתית׃
Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
ובני קיני חתן משה עלו מעיר התמרים את בני יהודה מדבר יהודה אשר בנגב ערד וילך וישב את העם׃
Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando.
ולא הוריש מנשה את בית שאן ואת בנותיה ואת תענך ואת בנתיה ואת ישב דור ואת בנותיה ואת יושבי יבלעם ואת בנתיה ואת יושבי מגדו ואת בנותיה ויואל הכנעני לשבת בארץ הזאת׃
Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
נפתלי לא הוריש את ישבי בית שמש ואת ישבי בית ענת וישב בקרב הכנעני ישבי הארץ וישבי בית שמש ובית ענת היו להם למס׃