Joshua 8

Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa; prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
ויאמר יהוה אל יהושע אל תירא ואל תחת קח עמך את כל עם המלחמה וקום עלה העי ראה נתתי בידך את מלך העי ואת עמו ואת עירו ואת ארצו׃
Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo.
ועשית לעי ולמלכה כאשר עשית ליריחו ולמלכה רק שללה ובהמתה תבזו לכם שים לך ארב לעיר מאחריה׃
Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
ויקם יהושע וכל עם המלחמה לעלות העי ויבחר יהושע שלשים אלף איש גבורי החיל וישלחם לילה׃
kaj ordonis al ili, dirante: Vidu, vi faros insidon ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo, kaj estu ĉiuj pretaj.
ויצו אתם לאמר ראו אתם ארבים לעיר מאחרי העיר אל תרחיקו מן העיר מאד והייתם כלכם נכנים׃
Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin, kiel antaŭe, ni forkuros de ili.
ואני וכל העם אשר אתי נקרב אל העיר והיה כי יצאו לקראתנו כאשר בראשנה ונסנו לפניהם׃
Kaj ili eliros post ni, ĝis ni ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel antaŭe. Kaj ni kuros de ili.
ויצאו אחרינו עד התיקנו אותם מן העיר כי יאמרו נסים לפנינו כאשר בראשנה ונסנו לפניהם׃
Tiam vi leviĝu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon.
ואתם תקמו מהאורב והורשתם את העיר ונתנה יהוה אלהיכם בידכם׃
Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.
והיה כתפשכם את העיר תציתו את העיר באש כדבר יהוה תעשו ראו צויתי אתכם׃
Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
וישלחם יהושע וילכו אל המארב וישבו בין בית אל ובין העי מים לעי וילן יהושע בלילה ההוא בתוך העם׃
Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj.
וישכם יהושע בבקר ויפקד את העם ויעל הוא וזקני ישראל לפני העם העי׃
Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis, kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
וכל העם המלחמה אשר אתו עלו ויגשו ויבאו נגד העיר ויחנו מצפון לעי והגי בינו ובין העי׃
Kaj li prenis ĉirkaŭ kvin mil homojn, kaj aranĝis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.
ויקח כחמשת אלפים איש וישם אותם ארב בין בית אל ובין העי מים לעיר׃
Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke ĝia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.
וישימו העם את כל המחנה אשר מצפון לעיר ואת עקבו מים לעיר וילך יהושע בלילה ההוא בתוך העמק׃
Kiam la reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo.
ויהי כראות מלך העי וימהרו וישכימו ויצאו אנשי העיר לקראת ישראל למלחמה הוא וכל עמו למועד לפני הערבה והוא לא ידע כי ארב לו מאחרי העיר׃
Kaj Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.
וינגעו יהושע וכל ישראל לפניהם וינסו דרך המדבר׃
Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimiĝis de la urbo.
ויזעקו כל העם אשר בעיר לרדף אחריהם וירדפו אחרי יהושע וינתקו מן העיר׃
Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.
ולא נשאר איש בעי ובית אל אשר לא יצאו אחרי ישראל ויעזבו את העיר פתוחה וירדפו אחרי ישראל׃
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraŭ Ajon; ĉar en vian manon Mi ĝin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraŭ la urbon.
ויאמר יהוה אל יהושע נטה בכידון אשר בידך אל העי כי בידך אתננה ויט יהושע בכידון אשר בידו אל העיר׃
Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.
והאורב קם מהרה ממקומו וירוצו כנטות ידו ויבאו העיר וילכדוה וימהרו ויציתו את העיר באש׃
Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn.
ויפנו אנשי העי אחריהם ויראו והנה עלה עשן העיר השמימה ולא היה בהם ידים לנוס הנה והנה והעם הנס המדבר נהפך אל הרודף׃
Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj.
ויהושע וכל ישראל ראו כי לכד הארב את העיר וכי עלה עשן העיר וישבו ויכו את אנשי העי׃
Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
ואלה יצאו מן העיר לקראתם ויהיו לישראל בתוך אלה מזה ואלה מזה ויכו אותם עד בלתי השאיר לו שריד ופליט׃
Kaj la reĝon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.
ואת מלך העי תפשו חי ויקרבו אתו אל יהושע׃
Kaj kiam Izrael mortigis ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per glavo.
ויהי ככלות ישראל להרג את כל ישבי העי בשדה במדבר אשר רדפום בו ויפלו כלם לפי חרב עד תמם וישבו כל ישראל העי ויכו אתה לפי חרב׃
Kaj la nombro de ĉiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, ĉiuj loĝantoj de Aj.
ויהי כל הנפלים ביום ההוא מאיש ועד אשה שנים עשר אלף כל אנשי העי׃
Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, ĝis estis ekstermitaj ĉiuj loĝantoj de Aj.
ויהושע לא השיב ידו אשר נטה בכידון עד אשר החרים את כל ישבי העי׃
Nur la brutojn kaj la militakiraĵon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laŭ la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.
רק הבהמה ושלל העיר ההיא בזזו להם ישראל כדבר יהוה אשר צוה את יהושע׃
Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris ĝin eterna ruino, dezertaĵo ĝis hodiaŭ.
וישרף יהושע את העי וישימה תל עולם שממה עד היום הזה׃
Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.
ואת מלך העי תלה על העץ עד עת הערב וכבוא השמש צוה יהושע וירידו את נבלתו מן העץ וישליכו אותה אל פתח שער העיר ויקימו עליו גל אבנים גדול עד היום הזה׃
Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,
אז יבנה יהושע מזבח ליהוה אלהי ישראל בהר עיבל׃
kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn.
כאשר צוה משה עבד יהוה את בני ישראל ככתוב בספר תורת משה מזבח אבנים שלמות אשר לא הניף עליהן ברזל ויעלו עליו עלות ליהוה ויזבחו שלמים׃
Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj.
ויכתב שם על האבנים את משנה תורת משה אשר כתב לפני בני ישראל׃
Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
וכל ישראל וזקניו ושטרים ושפטיו עמדים מזה ומזה לארון נגד הכהנים הלוים נשאי ארון ברית יהוה כגר כאזרח חציו אל מול הר גרזים והחציו אל מול הר עיבל כאשר צוה משה עבד יהוה לברך את העם ישראל בראשנה׃
Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro de la instruo.
ואחרי כן קרא את כל דברי התורה הברכה והקללה ככל הכתוב בספר התורה׃
El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
לא היה דבר מכל אשר צוה משה אשר לא קרא יהושע נגד כל קהל ישראל והנשים והטף והגר ההלך בקרבם׃