Joshua 16

Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El.
ויצא הגורל לבני יוסף מירדן יריחו למי יריחו מזרחה המדבר עלה מיריחו בהר בית אל׃
Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot;
ויצא מבית אל לוזה ועבר אל גבול הארכי עטרות׃
kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro.
וירד ימה אל גבול היפלטי עד גבול בית חורן תחתון ועד גזר והיו תצאתו ימה׃
Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
וינחלו בני יוסף מנשה ואפרים׃
Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron.
ויהי גבול בני אפרים למשפחתם ויהי גבול נחלתם מזרחה עטרות אדר עד בית חורן עליון׃
Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ.
ויצא הגבול הימה המכמתת מצפון ונסב הגבול מזרחה תאנת שלה ועבר אותו ממזרח ינוחה׃
Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan.
וירד מינוחה עטרות ונערתה ופגע ביריחו ויצא הירדן׃
De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj;
מתפוח ילך הגבול ימה נחל קנה והיו תצאתיו הימה זאת נחלת מטה בני אפרים למשפחתם׃
kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj.
והערים המבדלות לבני אפרים בתוך נחלת בני מנשה כל הערים וחצריהן׃
Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
ולא הורישו את הכנעני היושב בגזר וישב הכנעני בקרב אפרים עד היום הזה ויהי למס עבד׃