John 10

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.
אמן אמן אני אמר לכם איש אשר לא יבוא דרך השער אל מכלא הצאן כי אם יעלה בדרך אחר גנב ופריץ הוא׃
Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj.
ואשר יבוא דרך השער הוא רעה הצאן׃
Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin.
לו יפתח שמר הסף והצאן את קלו תשמענה והוא לצאנו בשם יקרא ויוציאם׃
Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon.
ואחרי הוציאו את צאנו הוא יעבר לפניהן והצאן הלכות אחריו כי ידעו את קולו׃
Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.
ואחרי זר לא תלכנה כי אם ינוסו מפניו כי את קול הזרים לא ידעו׃
Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.
המשל הזה דבר ישוע באזניהם והמה לא ידעו מה זאת אשר אמר אליהם׃
Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj.
ויוסף ישוע וידבר אליהם אמן אמן אני אמר לכם אני הוא דלת הצאן׃
Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin.
כל אשר באו לפני גנבים המה ופריצים והצאן לא שמעו לקולם׃
Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.
אנכי הדלת איש כי יבוא בי יושע ובצאתו ובבואו ימצא מרעה׃
La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.
הגנב לא יבוא כי אם לגנוב ולהרוג ולאבד ואני באתי לבעבור הביא להם חיים ומלא ספקם׃
Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.
אנכי הוא הרעה הטוב הרעה הטוב יתן את נפשו בעד צאנו׃
La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;
והשכיר אשר לא רעה הוא והצאן לא לו הנה בראותו כי בא הזאב יעזב את הצאן ונס והזאב יחטף ויפיץ את הצאן׃
li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj.
השכיר ינוס כי שכיר הוא ולא ידאג לצאן׃
Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
אני הרעה הטוב וידעתי את אשר לי ונודעתי לאשר לי׃
tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.
כאשר האב ידעני ואני ידעתי את האב ואת נפשי אתן בעד הצאן׃
Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.
וצאן אחרות יש לי אשר אינן מן המכלה הזאת ועלי לנהל גם אתן ותשמענה קולי והיה עדר אחד ורעה אחד׃
Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.
על כן אהב אתי אבי כי את נפשי אתן למען אשוב ואקחה׃
Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
ואיש לא יקחנה מאתי כי אם אני מעצמי אתננה יש בידי לתת אתה ובידי לשוב לקחתה את המצוה הזאת לקחתי מעם אבי׃
Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.
ותהי מחלקת גם בפעם הזאת בין היהודים על הדברים האלה׃
Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas?
ויאמרו רבים מהם שד בו ומשגע הוא למה תשמעו אליו׃
Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?
ואחרים אמרו לא כאלה ידבר איש אחוז שד היוכל שד לפקח עיני עורים׃
Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro;
ויהי חג חנכת הבית בירושלים וסתיו היה׃
kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.
ויתהלך ישוע במקדש באולם של שלמה׃
La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe.
ויסבו אתו היהודים ויאמרו אליו עד אנה תתלה את נפשנו את המשיח אתה הגידה לנו ברור׃
Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.
ויען אתם ישוע הן אמרתי אליכם ולא האמנתם בי המעשים אשר אני עשה בשם אבי הם יעידו עלי׃
Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj.
אבל אתם לא תאמינו יען לא מצאני אתם כאשר אמרתי לכם׃
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
צאני תשמענה את קולי ואני ידעתין ואחרי תלכנה׃
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
ואני אתן להן חיי עולמים ולא תאבדנה לנצח ואיש לא יחטף אתהן מידי׃
Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.
האב אשר נתנן לי גדול הוא על כל ואיש לא יחטף אתהן מיד האב׃
Mi kaj la Patro estas unu.
אני ואבי אחד אנחנו׃
Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin.
אז ירימו היהודים כפעם בפעם אבנים לסקלו׃
Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min?
ויען אתם ישוע מעשים טובים רבים הראיתי אתכם מאת אבי על אי זה מן המעשים ההם תסקלני׃
La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio.
ויענו היהודים אתו לאמר על מעשה טוב לא נסקל אתך כי אם על גדפך את אלהים ועל כי אדם אתה ותעש את עצמך לאלהים׃
Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj?
ויען אתם ישוע הלא כתוב בתורתכם אני אמרתי אלהים אתם׃
Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),
הן קרא שם אלהים לאלה אשר היה דבר האלהים אליהם והכתוב לא יופר׃
ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio?
ואיך תאמרו על אשר קדשו האב ושלחו לעולם מגדף אתה יען אמרתי בן אלהים אני׃
Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.
אם לא אעשה את מעשי אבי אל תאמינו לי׃
Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.
ואם עשיתי ולא תאמינו לי האמינו נא למעשי למען תדעו ותאמינו כי בי האב ואני בו׃
Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.
אז ישובו ויבקשו לתפשו וימלט מידם׃
Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.
וילך וישב אל עבר הירדן אל המקום אשר הטביל שם יוחנן בתחלה וישב שם׃
Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera.
ויבאו אליו רבים ויאמרו הנה יוחנן לא עשה אות אבל כל אשר דבר יוחנן על האיש הזה אמת היה׃
Kaj tie multaj kredis al li.
ויאמינו בו רבים במקום ההוא׃