Job 38

La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
ויען יהוה את איוב מן הסערה ויאמר׃
Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
מי זה מחשיך עצה במלין בלי דעת׃
Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
אזר נא כגבר חלציך ואשאלך והודיעני׃
Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.
איפה היית ביסדי ארץ הגד אם ידעת בינה׃
Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
מי שם ממדיה כי תדע או מי נטה עליה קו׃
Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
על מה אדניה הטבעו או מי ירה אבן פנתה׃
Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
ברן יחד כוכבי בקר ויריעו כל בני אלהים׃
Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
ויסך בדלתים ים בגיחו מרחם יצא׃
Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
בשומי ענן לבשו וערפל חתלתו׃
Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
ואשבר עליו חקי ואשים בריח ודלתים׃
Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
ואמר עד פה תבוא ולא תסיף ופא ישית בגאון גליך׃
Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
המימיך צוית בקר ידעתה שחר מקמו׃
Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
לאחז בכנפות הארץ וינערו רשעים ממנה׃
Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;
תתהפך כחמר חותם ויתיצבו כמו לבוש׃
Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
וימנע מרשעים אורם וזרוע רמה תשבר׃
Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
הבאת עד נבכי ים ובחקר תהום התהלכת׃
Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
הנגלו לך שערי מות ושערי צלמות תראה׃
Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?
התבננת עד רחבי ארץ הגד אם ידעת כלה׃
Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
אי זה הדרך ישכן אור וחשך אי זה מקמו׃
Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?
כי תקחנו אל גבולו וכי תבין נתיבות ביתו׃
Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
ידעת כי אז תולד ומספר ימיך רבים׃
Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
הבאת אל אצרות שלג ואצרות ברד תראה׃
Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
אשר חשכתי לעת צר ליום קרב ומלחמה׃
Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
אי זה הדרך יחלק אור יפץ קדים עלי ארץ׃
Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
מי פלג לשטף תעלה ודרך לחזיז קלות׃
Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,
להמטיר על ארץ לא איש מדבר לא אדם בו׃
Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?
להשביע שאה ומשאה ולהצמיח מצא דשא׃
Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
היש למטר אב או מי הוליד אגלי טל׃
El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
מבטן מי יצא הקרח וכפר שמים מי ילדו׃
Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.
כאבן מים יתחבאו ופני תהום יתלכדו׃
Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?
התקשר מעדנות כימה או משכות כסיל תפתח׃
Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?
התציא מזרות בעתו ועיש על בניה תנחם׃
Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?
הידעת חקות שמים אם תשים משטרו בארץ׃
Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?
התרים לעב קולך ושפעת מים תכסך׃
Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?
התשלח ברקים וילכו ויאמרו לך הננו׃
Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?
מי שת בטחות חכמה או מי נתן לשכוי בינה׃
Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,
מי יספר שחקים בחכמה ונבלי שמים מי ישכיב׃
Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?
בצקת עפר למוצק ורגבים ידבקו׃
Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
התצוד ללביא טרף וחית כפירים תמלא׃
Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?
כי ישחו במעונות ישבו בסכה למו ארב׃
Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?
מי יכין לערב צידו כי ילדו אל אל ישועו יתעו לבלי אכל׃