Job 32

Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.
וישבתו שלשת האנשים האלה מענות את איוב כי הוא צדיק בעיניו׃
Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
ויחר אף אליהוא בן ברכאל הבוזי ממשפחת רם באיוב חרה אפו על צדקו נפשו מאלהים׃
kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
ובשלשת רעיו חרה אפו על אשר לא מצאו מענה וירשיעו את איוב׃
Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.
ואליהו חכה את איוב בדברים כי זקנים המה ממנו לימים׃
Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
וירא אליהוא כי אין מענה בפי שלשת האנשים ויחר אפו׃
Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
ויען אליהוא בן ברכאל הבוזי ויאמר צעיר אני לימים ואתם ישישים על כן זחלתי ואירא מחות דעי אתכם׃
Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.
אמרתי ימים ידברו ורב שנים ידיעו חכמה׃
Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
אכן רוח היא באנוש ונשמת שדי תבינם׃
Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,
לא רבים יחכמו וזקנים יבינו משפט׃
Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
לכן אמרתי שמעה לי אחוה דעי אף אני׃
Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.
הן הוחלתי לדבריכם אזין עד תבונתיכם עד תחקרון מלין׃
Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
ועדיכם אתבונן והנה אין לאיוב מוכיח עונה אמריו מכם׃
Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.
פן תאמרו מצאנו חכמה אל ידפנו לא איש׃
Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
ולא ערך אלי מלין ובאמריכם לא אשיבנו׃
Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.
חתו לא ענו עוד העתיקו מהם מלים׃
Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,
והוחלתי כי לא ידברו כי עמדו לא ענו עוד׃
Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
אענה אף אני חלקי אחוה דעי אף אני׃
Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.
כי מלתי מלים הציקתני רוח בטני׃
Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.
הנה בטני כיין לא יפתח כאבות חדשים יבקע׃
Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.
אדברה וירוח לי אפתח שפתי ואענה׃
Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;
אל נא אשא פני איש ואל אדם לא אכנה׃
Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.
כי לא ידעתי אכנה כמעט ישאני עשני׃