Job 21

Ijob respondis kaj diris:
ויען איוב ויאמר׃
Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
שמעו שמוע מלתי ותהי זאת תנחומתיכם׃
Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
שאוני ואנכי אדבר ואחר דברי תלעיג׃
Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
האנכי לאדם שיחי ואם מדוע לא תקצר רוחי׃
Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
פנו אלי והשמו ושימו יד על פה׃
Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
ואם זכרתי ונבהלתי ואחז בשרי פלצות׃
Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
מדוע רשעים יחיו עתקו גם גברו חיל׃
Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
זרעם נכון לפניהם עמם וצאצאיהם לעיניהם׃
Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
בתיהם שלום מפחד ולא שבט אלוה עליהם׃
Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
שורו עבר ולא יגעל תפלט פרתו ולא תשכל׃
Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
ישלחו כצאן עויליהם וילדיהם ירקדון׃
Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
ישאו כתף וכנור וישמחו לקול עוגב׃
Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
יבלו בטוב ימיהם וברגע שאול יחתו׃
Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
ויאמרו לאל סור ממנו ודעת דרכיך לא חפצנו׃
Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
מה שדי כי נעבדנו ומה נועיל כי נפגע בו׃
Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
הן לא בידם טובם עצת רשעים רחקה מני׃
Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
כמה נר רשעים ידעך ויבא עלימו אידם חבלים יחלק באפו׃
Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
יהיו כתבן לפני רוח וכמץ גנבתו סופה׃
Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;
אלוה יצפן לבניו אונו ישלם אליו וידע׃
Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
יראו עינו כידו ומחמת שדי ישתה׃
Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
כי מה חפצו בביתו אחריו ומספר חדשיו חצצו׃
Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?
הלאל ילמד דעת והוא רמים ישפוט׃
Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;
זה ימות בעצם תמו כלו שלאנן ושליו׃
Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
עטיניו מלאו חלב ומח עצמותיו ישקה׃
Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.
וזה ימות בנפש מרה ולא אכל בטובה׃
Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.
יחד על עפר ישכבו ורמה תכסה עליהם׃
Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
הן ידעתי מחשבותיכם ומזמות עלי תחמסו׃
Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
כי תאמרו איה בית נדיב ואיה אהל משכנות רשעים׃
Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
הלא שאלתם עוברי דרך ואתתם לא תנכרו׃
En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.
כי ליום איד יחשך רע ליום עברות יובלו׃
Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?
מי יגיד על פניו דרכו והוא עשה מי ישלם לו׃
Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
והוא לקברות יובל ועל גדיש ישקוד׃
Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
מתקו לו רגבי נחל ואחריו כל אדם ימשוך ולפניו אין מספר׃
Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?
ואיך תנחמוני הבל ותשובתיכם נשאר מעל׃