Job 20

Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
ויען צפר הנעמתי ויאמר׃
Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.
לכן שעפי ישיבוני ובעבור חושי בי׃
Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
מוסר כלמתי אשמע ורוח מבינתי יענני׃
Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,
הזאת ידעת מני עד מני שים אדם עלי ארץ׃
Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
כי רננת רשעים מקרוב ושמחת חנף עדי רגע׃
Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,
אם יעלה לשמים שיאו וראשו לעב יגיע׃
Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?
כגללו לנצח יאבד ראיו יאמרו איו׃
Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
כחלום יעוף ולא ימצאוהו וידד כחזיון לילה׃
Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
עין שזפתו ולא תוסיף ולא עוד תשורנו מקומו׃
Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.
בניו ירצו דלים וידיו תשבנה אונו׃
Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.
עצמותיו מלאו עלומו ועמו על עפר תשכב׃
Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,
אם תמתיק בפיו רעה יכחידנה תחת לשונו׃
Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:
יחמל עליה ולא יעזבנה וימנענה בתוך חכו׃
Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.
לחמו במעיו נהפך מרורת פתנים בקרבו׃
Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.
חיל בלע ויקאנו מבטנו יורשנו אל׃
Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.
ראש פתנים יינק תהרגהו לשון אפעה׃
Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
אל ירא בפלגות נהרי נחלי דבש וחמאה׃
Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.
משיב יגע ולא יבלע כחיל תמורתו ולא יעלס׃
Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
כי רצץ עזב דלים בית גזל ולא יבנהו׃
Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
כי לא ידע שלו בבטנו בחמודו לא ימלט׃
Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.
אין שריד לאכלו על כן לא יחיל טובו׃
Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.
במלאות שפקו יצר לו כל יד עמל תבואנו׃
Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
יהי למלא בטנו ישלח בו חרון אפו וימטר עלימו בלחומו׃
Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.
יברח מנשק ברזל תחלפהו קשת נחושה׃
Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
שלף ויצא מגוה וברק ממררתו יהלך עליו אמים׃
Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
כל חשך טמון לצפוניו תאכלהו אש לא נפח ירע שריד באהלו׃
La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.
יגלו שמים עונו וארץ מתקוממה לו׃
Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
יגל יבול ביתו נגרות ביום אפו׃
Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.
זה חלק אדם רשע מאלהים ונחלת אמרו מאל׃