Job 14

Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
אדם ילוד אשה קצר ימים ושבע רגז׃
Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
כציץ יצא וימל ויברח כצל ולא יעמוד׃
Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
אף על זה פקחת עינך ואתי תביא במשפט עמך׃
Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
מי יתן טהור מטמא לא אחד׃
Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
אם חרוצים ימיו מספר חדשיו אתך חקו עשית ולא יעבור׃
Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
שעה מעליו ויחדל עד ירצה כשכיר יומו׃
Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.
כי יש לעץ תקוה אם יכרת ועוד יחליף וינקתו לא תחדל׃
Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,
אם יזקין בארץ שרשו ובעפר ימות גזעו׃
Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.
מריח מים יפרח ועשה קציר כמו נטע׃
Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
וגבר ימות ויחלש ויגוע אדם ואיו׃
Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
אזלו מים מני ים ונהר יחרב ויבש׃
Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.
ואיש שכב ולא יקום עד בלתי שמים לא יקיצו ולא יערו משנתם׃
Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
מי יתן בשאול תצפנני תסתירני עד שוב אפך תשית לי חק ותזכרני׃
Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.
אם ימות גבר היחיה כל ימי צבאי איחל עד בוא חליפתי׃
Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.
תקרא ואנכי אענך למעשה ידיך תכסף׃
Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;
כי עתה צעדי תספור לא תשמור על חטאתי׃
Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.
חתם בצרור פשעי ותטפל על עוני׃
Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;
ואולם הר נופל יבול וצור יעתק ממקמו׃
Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
אבנים שחקו מים תשטף ספיחיה עפר ארץ ותקות אנוש האבדת׃
Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.
תתקפהו לנצח ויהלך משנה פניו ותשלחהו׃
Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
יכבדו בניו ולא ידע ויצערו ולא יבין למו׃
Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.
אך בשרו עליו יכאב ונפשו עליו תאבל׃