Jeremiah 49

Pri la Amonidoj: Tiele diras la Eternulo: Ĉu Izrael ne havas filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo loĝas en la urboj de ĉi tiu?
לבני עמון כה אמר יהוה הבנים אין לישראל אם יורש אין לו מדוע ירש מלכם את גד ועמו בעריו ישב׃
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.
לכן הנה ימים באים נאם יהוה והשמעתי אל רבת בני עמון תרועת מלחמה והיתה לתל שממה ובנתיה באש תצתנה וירש ישראל את ירשיו אמר יהוה׃
Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
הילילי חשבון כי שדדה עי צעקנה בנות רבה חגרנה שקים ספדנה והתשוטטנה בגדרות כי מלכם בגולה ילך כהניו ושריו יחדיו׃
Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras: Kiu povas veni al mi?
מה תתהללי בעמקים זב עמקך הבת השובבה הבטחה באצרתיה מי יבוא אלי׃
Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.
הנני מביא עליך פחד נאם אדני יהוה צבאות מכל סביביך ונדחתם איש לפניו ואין מקבץ לנדד׃
Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.
ואחרי כן אשיב את שבות בני עמון נאם יהוה׃
Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis?
לאדום כה אמר יהוה צבאות האין עוד חכמה בתימן אבדה עצה מבנים נסרחה חכמתם׃
Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.
נסו הפנו העמיקו לשבת ישבי דדן כי איד עשו הבאתי עליו עת פקדתיו׃
Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.
אם בצרים באו לך לא ישארו עוללות אם גנבים בלילה השחיתו דים׃
Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.
כי אני חשפתי את עשו גליתי את מסתריו ונחבה לא יוכל שדד זרעו ואחיו ושכניו ואיננו׃
Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.
עזבה יתמיך אני אחיה ואלמנתיך עלי תבטחו׃
Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
כי כה אמר יהוה הנה אשר אין משפטם לשתות הכוס שתו ישתו ואתה הוא נקה תנקה לא תנקה כי שתה תשתה׃
Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne.
כי בי נשבעתי נאם יהוה כי לשמה לחרפה לחרב ולקללה תהיה בצרה וכל עריה תהיינה לחרבות עולם׃
Diron mi aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Kolektiĝu kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo.
שמועה שמעתי מאת יהוה וציר בגוים שלוח התקבצו ובאו עליה וקומו למלחמה׃
Ĉar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.
כי הנה קטן נתתיך בגוים בזוי באדם׃
Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.
תפלצתך השיא אתך זדון לבך שכני בחגוי הסלע תפשי מרום גבעה כי תגביה כנשר קנך משם אורידך נאם יהוה׃
Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.
והיתה אדום לשמה כל עבר עליה ישם וישרק על כל מכותה׃
Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos, neniu homido tie loĝos.
כמהפכת סדם ועמרה ושכניה אמר יהוה לא ישב שם איש ולא יגור בה בן אדם׃
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?
הנה כאריה יעלה מגאון הירדן אל נוה איתן כי ארגיעה אריצנו מעליה ומי בחור אליה אפקד כי מי כמוני ומי יעידני ומי זה רעה אשר יעמד לפני׃
Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian loĝejon.
לכן שמעו עצת יהוה אשר יעץ אל אדום ומחשבותיו אשר חשב אל ישבי תימן אם לא יסחבום צעירי הצאן אם לא ישים עליהם נוהם׃
De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro.
מקול נפלם רעשה הארץ צעקה בים סוף נשמע קולה׃
Jen li leviĝos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la naskodoloroj.
הנה כנשר יעלה וידאה ויפרש כנפיו על בצרה והיה לב גבורי אדום ביום ההוא כלב אשה מצרה׃
Pri Damasko: Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviliĝi.
לדמשק בושה חמת וארפד כי שמעה רעה שמעו נמגו בים דאגה השקט לא יוכל׃
Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis, kiel naskantinon.
רפתה דמשק הפנתה לנוס ורטט החזיקה צרה וחבלים אחזתה כיולדה׃
Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?
איך לא עזבה עיר תהלה קרית משושי׃
Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.
לכן יפלו בחוריה ברחבתיה וכל אנשי המלחמה ידמו ביום ההוא נאם יהוה צבאות׃
Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
והצתי אש בחומת דמשק ואכלה ארמנות בן הדד׃
Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel: Tiele diras la Eternulo: Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.
לקדר ולממלכות חצור אשר הכה נבוכדראצור מלך בבל כה אמר יהוה קומו עלו אל קדר ושדדו את בני קדם׃
Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe.
אהליהם וצאנם יקחו יריעותיהם וכל כליהם וגמליהם ישאו להם וקראו עליהם מגור מסביב׃
Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi.
נסו נדו מאד העמיקו לשבת ישבי חצור נאם יהוה כי יעץ עליכם נבוכדראצר מלך בבל עצה וחשב עליהם מחשבה׃
Leviĝu, iru kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.
קומו עלו אל גוי שליו יושב לבטח נאם יהוה לא דלתים ולא בריח לו בדד ישכנו׃
Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo.
והיו גמליהם לבז והמון מקניהם לשלל וזרתים לכל רוח קצוצי פאה ומכל עבריו אביא את אידם נאם יהוה׃
Kaj Ĥacor fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie loĝos.
והיתה חצור למעון תנים שממה עד עולם לא ישב שם איש ולא יגור בה בן אדם׃
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo:
אשר היה דבר יהוה אל ירמיהו הנביא אל עילם בראשית מלכות צדקיה מלך יהודה לאמר׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton.
כה אמר יהוה צבאות הנני שבר את קשת עילם ראשית גבורתם׃
Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.
והבאתי אל עילם ארבע רוחות מארבע קצות השמים וזרתים לכל הרחות האלה ולא יהיה הגוי אשר לא יבוא שם נדחי עולם׃
Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos ilin.
והחתתי את עילם לפני איביהם ולפני מבקשי נפשם והבאתי עליהם רעה את חרון אפי נאם יהוה ושלחתי אחריהם את החרב עד כלותי אותם׃
Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.
ושמתי כסאי בעילם והאבדתי משם מלך ושרים נאם יהוה׃
Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.
והיה באחרית הימים אשוב את שבית עילם נאם יהוה׃