Jeremiah 34

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj:
הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה ונבוכדראצר מלך בבל וכל חילו וכל ממלכות ארץ ממשלת ידו וכל העמים נלחמים על ירושלם ועל כל עריה לאמר׃
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Iru kaj parolu al Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kaj li forbruligos ĝin per fajro;
כה אמר יהוה אלהי ישראל הלך ואמרת אל צדקיהו מלך יהודה ואמרת אליו כה אמר יהוה הנני נתן את העיר הזאת ביד מלך בבל ושרפה באש׃
kaj vi ne saviĝos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon.
ואתה לא תמלט מידו כי תפש תתפש ובידו תנתן ועיניך את עיני מלך בבל תראינה ופיהו את פיך ידבר ובבל תבוא׃
Tamen aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo: Tiele diras la Eternulo pri vi: Vi ne mortos de glavo;
אך שמע דבר יהוה צדקיהו מלך יהודה כה אמר יהוה עליך לא תמות בחרב׃
vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin: Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
בשלום תמות וכמשרפות אבותיך המלכים הראשנים אשר היו לפניך כן ישרפו לך והוי אדון יספדו לך כי דבר אני דברתי נאם יהוה׃
Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo, ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem,
וידבר ירמיהו הנביא אל צדקיהו מלך יהודה את כל הדברים האלה בירושלם׃
dum la militistaro de la reĝo de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo.
וחיל מלך בבל נלחמים על ירושלם ועל כל ערי יהודה הנותרות אל לכיש ואל עזקה כי הנה נשארו בערי יהודה ערי מבצר׃
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;
הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה אחרי כרת המלך צדקיהו ברית את כל העם אשר בירושלם לקרא להם דרור׃
ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.
לשלח איש את עבדו ואיש את שפחתו העברי והעבריה חפשים לבלתי עבד בם ביהודי אחיהו איש׃
Kaj obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.
וישמעו כל השרים וכל העם אשר באו בברית לשלח איש את עבדו ואיש את שפחתו חפשים לבלתי עבד בם עוד וישמעו וישלחו׃
Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi sklavoj kaj sklavinoj.
וישובו אחרי כן וישבו את העבדים ואת השפחות אשר שלחו חפשים ויכבישום לעבדים ולשפחות׃
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
ויהי דבר יהוה אל ירמיהו מאת יהוה לאמר׃
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:
כה אמר יהוה אלהי ישראל אנכי כרתי ברית את אבותיכם ביום הוצאי אותם מארץ מצרים מבית עבדים לאמר׃
En ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.
מקץ שבע שנים תשלחו איש את אחיו העברי אשר ימכר לך ועבדך שש שנים ושלחתו חפשי מעמך ולא שמעו אבותיכם אלי ולא הטו את אזנם׃
Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;
ותשבו אתם היום ותעשו את הישר בעיני לקרא דרור איש לרעהו ותכרתו ברית לפני בבית אשר נקרא שמי עליו׃
sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.
ותשבו ותחללו את שמי ותשבו איש את עבדו ואיש את שפחתו אשר שלחתם חפשים לנפשם ותכבשו אתם להיות לכם לעבדים ולשפחות׃
Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.
לכן כה אמר יהוה אתם לא שמעתם אלי לקרא דרור איש לאחיו ואיש לרעהו הנני קרא לכם דרור נאם יהוה אל החרב אל הדבר ואל הרעב ונתתי אתכם לזועה לכל ממלכות הארץ׃
Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaŭ Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:
ונתתי את האנשים העברים את ברתי אשר לא הקימו את דברי הברית אשר כרתו לפני העגל אשר כרתו לשנים ויעברו בין בתריו׃
la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;
שרי יהודה ושרי ירושלם הסרסים והכהנים וכל עם הארץ העברים בין בתרי העגל׃
Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
ונתתי אותם ביד איביהם וביד מבקשי נפשם והיתה נבלתם למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ׃
Kaj Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kiu foriris de vi.
ואת צדקיהו מלך יהודה ואת שריו אתן ביד איביהם וביד מבקשי נפשם וביד חיל מלך בבל העלים מעליכם׃
Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al ĉi tiu urbo, kaj ili atakos ĝin kaj venkoprenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en ĝi loĝos.
הנני מצוה נאם יהוה והשבתים אל העיר הזאת ונלחמו עליה ולכדוה ושרפה באש ואת ערי יהודה אתן שממה מאין ישב׃