Jeremiah 21

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la reĝo Cidkija sendis al li Paŝĥuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:
הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה בשלח אליו המלך צדקיהו את פשחור בן מלכיה ואת צפניה בן מעשיה הכהן לאמר׃
Volu demandi pri ni la Eternulon, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, militas kontraŭ ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al ĉiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
דרש נא בעדנו את יהוה כי נבוכדראצר מלך בבל נלחם עלינו אולי יעשה יהוה אותנו ככל נפלאתיו ויעלה מעלינו׃
Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija:
ויאמר ירמיהו אליהם כה תאמרן אל צדקיהו׃
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo.
כה אמר יהוה אלהי ישראל הנני מסב את כלי המלחמה אשר בידכם אשר אתם נלחמים בם את מלך בבל ואת הכשדים הצרים עליכם מחוץ לחומה ואספתי אותם אל תוך העיר הזאת׃
Kaj Mi batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.
ונלחמתי אני אתכם ביד נטויה ובזרוע חזקה ובאף ובחמה ובקצף גדול׃
Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
והכיתי את יושבי העיר הזאת ואת האדם ואת הבהמה בדבר גדול ימתו׃
Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
ואחרי כן נאם יהוה אתן את צדקיהו מלך יהודה ואת עבדיו ואת העם ואת הנשארים בעיר הזאת מן הדבר מן החרב ומן הרעב ביד נבוכדראצר מלך בבל וביד איביהם וביד מבקשי נפשם והכם לפי חרב לא יחוס עליהם ולא יחמל ולא ירחם׃
Kaj al ĉi tiu popolo diru: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:
ואל העם הזה תאמר כה אמר יהוה הנני נתן לפניכם את דרך החיים ואת דרך המות׃
kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
הישב בעיר הזאת ימות בחרב וברעב ובדבר והיוצא ונפל על הכשדים הצרים עליכם יחיה והיתה לו נפשו לשלל׃
Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per fajro.
כי שמתי פני בעיר הזאת לרעה ולא לטובה נאם יהוה ביד מלך בבל תנתן ושרפה באש׃
Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton de la Eternulo:
ולבית מלך יהודה שמעו דבר יהוה׃
Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi.
בית דוד כה אמר יהוה דינו לבקר משפט והצילו גזול מיד עושק פן תצא כאש חמתי ובערה ואין מכבה מפני רע מעלליהם׃
Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo, kontraŭ vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn loĝejojn?
הנני אליך ישבת העמק צור המישר נאם יהוה האמרים מי יחת עלינו ומי יבוא במעונותינו׃
Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.
ופקדתי עליכם כפרי מעלליכם נאם יהוה והצתי אש ביערה ואכלה כל סביביה׃