James 3

Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan juĝon.
אחי אל יהיו רבים מכם למורים באשר ידעתם כי בזאת נכביד עלינו את הדין׃
Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon.
כי כלנו מרבים להכשל ואשר לא יכשל בדבור הוא איש תמים וביכלתו לשום רסן גם לכל גופו׃
Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan korpon.
הנה בפי הסוסים נשים את הרסן למען אשר ישמעו לנו ונהגנו בו את כל גויתם׃
Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
והנה האניות אף כי גדלות הנה ורוחות קשות יהדפום ינהג אתן משוט קטן אל כל אשר יחפץ החבל כן גם הלשון אבר קטן היא וגדלות תדבר׃
Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
ראה מה גדול היער ואש קטנה תבעירנו גם הלשון אש היא עולם מלא עולה׃
Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
כן הלשון נצבת בין אברינו המגאלת את כל הגוף ומלהטת את גלגל הויתנו והיא להוטה באש גיהנם׃
Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
כי מין כל בהמה ועוף ורמש וחיות הים יכבש ונכבשים הם על ידי מין האדם׃
sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
אבל הלשון אין אדם יכל לכבשה אין מעצור לרעה הזאת וסם המות מלאה׃
Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio;
בה נברך את האלהים אבינו ובה נקלל את האנשים העשוים בצלם אלהים׃
el la sama buŝo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.
מפה אחד יצאת ברכה וקללה וכן לא יעשה אחי׃
Ĉu la fonto elŝprucigas el la sama aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan?
היביע המעין מתוקים ומרים ממוצא אחד׃
ĉu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolĉaĵon.
אחי היוכל עץ התאנה להוציא זיתים או התוכל הגפן להוציא תאנים כן גם מעין אחד לא יוכל נבע מים מלוחים ומתוקים׃
Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco.
מי בכם חכם ונבון יראה בדרכו הטובה את מעשיו בענות החכמה׃
Sed se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero.
ואם קנאה מרה ומריבה בלבבכם אל תתהללו ואל תשקרו באמת׃
Ĉi tiu saĝeco ne devenas de supre, sed estas monda, laŭsenta, demona.
אין זאת החכמה הירדת ממעל כי אם חכמת אדמה היא וחכמת היצר והשדים׃
Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago.
כי במקום קנאה ומריבה שם מהומה וכל מעשה רע׃
Sed la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
אבל החכמה אשר ממעל בראשונה צנועה היא אף אהבת שלום ומכרעת לכף זכות ואיננה עמדת על דעתה ומלאה רחמים ופרי טוב בלא לב ולב ובלי חנפה׃
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.
ופרי הצדקה בשלום יזרע לעשי השלום׃