Isaiah 61

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
רוח אדני יהוה עלי יען משח יהוה אתי לבשר ענוים שלחני לחבש לנשברי לב לקרא לשבוים דרור ולאסורים פקח קוח׃
por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn,
לקרא שנת רצון ליהוה ויום נקם לאלהינו לנחם כל אבלים׃
por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
לשום לאבלי ציון לתת להם פאר תחת אפר שמן ששון תחת אבל מעטה תהלה תחת רוח כהה וקרא להם אילי הצדק מטע יהוה להתפאר׃
Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj.
ובנו חרבות עולם שממות ראשנים יקוממו וחדשו ערי חרב שממות דור ודור׃
Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.
ועמדו זרים ורעו צאנכם ובני נכר אכריכם וכרמיכם׃
Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos.
ואתם כהני יהוה תקראו משרתי אלהינו יאמר לכם חיל גוים תאכלו ובכבודם תתימרו׃
Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos ĉe ili.
תחת בשתכם משנה וכלמה ירנו חלקם לכן בארצם משנה יירשו שמחת עולם תהיה להם׃
Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.
כי אני יהוה אהב משפט שנא גזל בעולה ונתתי פעלתם באמת וברית עולם אכרות להם׃
Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.
ונודע בגוים זרעם וצאצאיהם בתוך העמים כל ראיהם יכירום כי הם זרע ברך יהוה׃
Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.
שוש אשיש ביהוה תגל נפשי באלהי כי הלבישני בגדי ישע מעיל צדקה יעטני כחתן יכהן פאר וככלה תעדה כליה׃
Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.
כי כארץ תוציא צמחה וכגנה זרועיה תצמיח כן אדני יהוה יצמיח צדקה ותהלה נגד כל הגוים׃