Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
למה תשקלו כסף בלוא לחם ויגיעכם בלוא לשבעה שמעו שמוע אלי ואכלו טוב ותתענג בדשן נפשכם׃
Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
הטו אזנכם ולכו אלי שמעו ותחי נפשכם ואכרתה לכם ברית עולם חסדי דוד הנאמנים׃
Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
הן גוי לא תדע תקרא וגוי לא ידעוך אליך ירוצו למען יהוה אלהיך ולקדוש ישראל כי פארך׃
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.
יעזב רשע דרכו ואיש און מחשבתיו וישב אל יהוה וירחמהו ואל אלהינו כי ירבה לסלוח׃
Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto:
כי כאשר ירד הגשם והשלג מן השמים ושמה לא ישוב כי אם הרוה את הארץ והולידה והצמיחה ונתן זרע לזרע ולחם לאכל׃