Isaiah 54

Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.
רני עקרה לא ילדה פצחי רנה וצהלי לא חלה כי רבים בני שוממה מבני בעולה אמר יהוה׃
Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
הרחיבי מקום אהלך ויריעות משכנותיך יטו אל תחשכי האריכי מיתריך ויתדתיך חזקי׃
Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.
כי ימין ושמאול תפרצי וזרעך גוים יירש וערים נשמות יושיבו׃
Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
אל תיראי כי לא תבושי ואל תכלמי כי לא תחפירי כי בשת עלומיך תשכחי וחרפת אלמנותיך לא תזכרי עוד׃
Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
כי בעליך עשיך יהוה צבאות שמו וגאלך קדוש ישראל אלהי כל הארץ יקרא׃
Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
כי כאשה עזובה ועצובת רוח קראך יהוה ואשת נעורים כי תמאס אמר אלהיך׃
Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.
ברגע קטן עזבתיך וברחמים גדלים אקבצך׃
En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.
בשצף קצף הסתרתי פני רגע ממך ובחסד עולם רחמתיך אמר גאלך יהוה׃
Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
כי מי נח זאת לי אשר נשבעתי מעבר מי נח עוד על הארץ כן נשבעתי מקצף עליך ומגער בך׃
Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
כי ההרים ימושו והגבעות תמוטנה וחסדי מאתך לא ימוש וברית שלומי לא תמוט אמר מרחמך יהוה׃
Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
עניה סערה לא נחמה הנה אנכי מרביץ בפוך אבניך ויסדתיך בספירים׃
Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj.
ושמתי כדכד שמשתיך ושעריך לאבני אקדח וכל גבולך לאבני חפץ׃
Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.
וכל בניך למודי יהוה ורב שלום בניך׃
Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.
בצדקה תכונני רחקי מעשק כי לא תיראי וממחתה כי לא תקרב אליך׃
Certe, oni sin armos kontraŭ vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraŭ vi, tiu falos antaŭ vi.
הן גור יגור אפס מאותי מי גר אתך עליך יפול׃
Jen Mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado.
הן אנכי בראתי חרש נפח באש פחם ומוציא כלי למעשהו ואנכי בראתי משחית לחבל׃
Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.
כל כלי יוצר עליך לא יצלח וכל לשון תקום אתך למשפט תרשיעי זאת נחלת עבדי יהוה וצדקתם מאתי נאם יהוה׃