Isaiah 52

Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
עורי עורי לבשי עזך ציון לבשי בגדי תפארתך ירושלם עיר הקדש כי לא יוסיף יבא בך עוד ערל וטמא׃
Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
התנערי מעפר קומי שבי ירושלם התפתחו מוסרי צוארך שביה בת ציון׃
Ĉar tiele diras la Eternulo: Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.
כי כה אמר יהוה חנם נמכרתם ולא בכסף תגאלו׃
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En Egiptujon iam iris Mia popolo, por loĝi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio ĝin premis;
כי כה אמר אדני יהוה מצרים ירד עמי בראשנה לגור שם ואשור באפס עשקו׃
kion do Mi nun ĉi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? ĝiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata.
ועתה מה לי פה נאם יהוה כי לקח עמי חנם משלו יהילילו נאם יהוה ותמיד כל היום שמי מנאץ׃
Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial ĝi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras: Jen Mi estas.
לכן ידע עמי שמי לכן ביום ההוא כי אני הוא המדבר הנני׃
Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio!
מה נאוו על ההרים רגלי מבשר משמיע שלום מבשר טוב משמיע ישועה אמר לציון מלך אלהיך׃
Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.
קול צפיך נשאו קול יחדו ירננו כי עין בעין יראו בשוב יהוה ציון׃
Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
פצחו רננו יחדו חרבות ירושלם כי נחם יהוה עמו גאל ירושלם׃
La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
חשף יהוה את זרוע קדשו לעיני כל הגוים וראו כל אפסי ארץ את ישועת אלהינו׃
Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
סורו סורו צאו משם טמא אל תגעו צאו מתוכה הברו נשאי כלי יהוה׃
Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; ĉar iros antaŭ vi la Eternulo, kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.
כי לא בחפזון תצאו ובמנוסה לא תלכון כי הלך לפניכם יהוה ומאספכם אלהי ישראל׃
Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
הנה ישכיל עבדי ירום ונשא וגבה מאד׃
Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo),
כאשר שממו עליך רבים כן משחת מאיש מראהו ותארו מבני אדם׃
tiel li saltigos pri si multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.
כן יזה גוים רבים עליו יקפצו מלכים פיהם כי אשר לא ספר להם ראו ואשר לא שמעו התבוננו׃