Isaiah 5

Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
אשירה נא לידידי שירת דודי לכרמו כרם היה לידידי בקרן בן שמן׃
kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
ויעזקהו ויסקלהו ויטעהו שרק ויבן מגדל בתוכו וגם יקב חצב בו ויקו לעשות ענבים ויעש באשים׃
Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno.
ועתה יושב ירושלם ואיש יהודה שפטו נא ביני ובין כרמי׃
Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
מה לעשות עוד לכרמי ולא עשיתי בו מדוע קויתי לעשות ענבים ויעש באשים׃
Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
ועתה אודיעה נא אתכם את אשר אני עשה לכרמי הסר משוכתו והיה לבער פרץ גדרו והיה למרמס׃
Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
ואשיתהו בתה לא יזמר ולא יעדר ועלה שמיר ושית ועל העבים אצוה מהמטיר עליו מטר׃
La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo — bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
כי כרם יהוה צבאות בית ישראל ואיש יהודה נטע שעשועיו ויקו למשפט והנה משפח לצדקה והנה צעקה׃
Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
הוי מגיעי בית בבית שדה בשדה יקריבו עד אפס מקום והושבתם לבדכם בקרב הארץ׃
En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj.
באזני יהוה צבאות אם לא בתים רבים לשמה יהיו גדלים וטובים מאין יושב׃
Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.
כי עשרת צמדי כרם יעשו בת אחת וזרע חמר יעשה איפה׃
Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
הוי משכימי בבקר שכר ירדפו מאחרי בנשף יין ידליקם׃
Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
והיה כנור ונבל תף וחליל ויין משתיהם ואת פעל יהוה לא יביטו ומעשה ידיו לא ראו׃
Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis de soifo.
לכן גלה עמי מבלי דעת וכבודו מתי רעב והמונו צחה צמא׃
Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo.
לכן הרחיבה שאול נפשה ופערה פיה לבלי חק וירד הדרה והמונה ושאונה ועלז בה׃
Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
וישח אדם וישפל איש ועיני גבהים תשפלנה׃
Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
ויגבה יהוה צבאות במשפט והאל הקדוש נקדש בצדקה׃
Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
ורעו כבשים כדברם וחרבות מחים גרים יאכלו׃
Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj;
הוי משכי העון בחבלי השוא וכעבות העגלה חטאה׃
al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
האמרים ימהר יחישה מעשהו למען נראה ותקרב ותבואה עצת קדוש ישראל ונדעה׃
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!
הוי האמרים לרע טוב ולטוב רע שמים חשך לאור ואור לחשך שמים מר למתוק ומתוק למר׃
Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
הוי חכמים בעיניהם ונגד פניהם נבנים׃
Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
הוי גבורים לשתות יין ואנשי חיל למסך שכר׃
kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
מצדיקי רשע עקב שחד וצדקת צדיקים יסירו ממנו׃
Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
לכן כאכל קש לשון אש וחשש להבה ירפה שרשם כמק יהיה ופרחם כאבק יעלה כי מאסו את תורת יהוה צבאות ואת אמרת קדוש ישראל נאצו׃
Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
על כן חרה אף יהוה בעמו ויט ידו עליו ויכהו וירגזו ההרים ותהי נבלתם כסוחה בקרב חוצות בכל זאת לא שב אפו ועוד ידו נטויה׃
Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
ונשא נס לגוים מרחוק ושרק לו מקצה הארץ והנה מהרה קל יבוא׃
Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos rimeno de ĝia ŝuo.
אין עיף ואין כושל בו לא ינום ולא יישן ולא נפתח אזור חלציו ולא נתק שרוך נעליו׃
Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
אשר חציו שנונים וכל קשתתיו דרכות פרסות סוסיו כצר נחשבו וגלגליו כסופה׃
Ĝia blekado estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
שאגה לו כלביא ושאג ככפירים וינהם ויאחז טרף ויפליט ואין מציל׃
Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
וינהם עליו ביום ההוא כנהמת ים ונבט לארץ והנה חשך צר ואור חשך בעריפיה׃