Isaiah 46

Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj.
כרע בל קרס נבו היו עצביהם לחיה ולבהמה נשאתיכם עמוסות משא לעיפה׃
Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.
קרסו כרעו יחדו לא יכלו מלט משא ונפשם בשבי הלכה׃
Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.
שמעו אלי בית יעקב וכל שארית בית ישראל העמסים מני בטן הנשאים מני רחם׃
Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.
ועד זקנה אני הוא ועד שיבה אני אסבל אני עשיתי ואני אשא ואני אסבל ואמלט׃
Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?
למי תדמיוני ותשוו ותמשלוני ונדמה׃
Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren,
הזלים זהב מכיס וכסף בקנה ישקלו ישכרו צורף ויעשהו אל יסגדו אף ישתחוו׃
levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
ישאהו על כתף יסבלהו ויניחהו תחתיו ויעמד ממקומו לא ימיש אף יצעק אליו ולא יענה מצרתו לא יושיענו׃
Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.
זכרו זאת והתאששו השיבו פושעים על לב׃
Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.
זכרו ראשנות מעולם כי אנכי אל ואין עוד אלהים ואפס כמוני׃
Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.
מגיד מראשית אחרית ומקדם אשר לא נעשו אמר עצתי תקום וכל חפצי אעשה׃
Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
קרא ממזרח עיט מארץ מרחק איש עצתו אף דברתי אף אביאנה יצרתי אף אעשנה׃
Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:
שמעו אלי אבירי לב הרחוקים מצדקה׃
Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.
קרבתי צדקתי לא תרחק ותשועתי לא תאחר ונתתי בציון תשועה לישראל תפארתי׃