Isaiah 20

En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin,
בשנת בא תרתן אשדודה בשלח אתו סרגון מלך אשור וילחם באשדוד וילכדה׃
en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.
בעת ההיא דבר יהוה ביד ישעיהו בן אמוץ לאמר לך ופתחת השק מעל מתניך ונעלך תחלץ מעל רגליך ויעש כן הלך ערום ויחף׃
Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,
ויאמר יהוה כאשר הלך עבדי ישעיהו ערום ויחף שלש שנים אות ומופת על מצרים ועל כוש׃
tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.
כן ינהג מלך אשור את שבי מצרים ואת גלות כוש נערים וזקנים ערום ויחף וחשופי שת ערות מצרים׃
Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.
וחתו ובשו מכוש מבטם ומן מצרים תפארתם׃
Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?
ואמר ישב האי הזה ביום ההוא הנה כה מבטנו אשר נסנו שם לעזרה להנצל מפני מלך אשור ואיך נמלט אנחנו׃