Isaiah 11

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
ויצא חטר מגזע ישי ונצר משרשיו יפרה׃
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
ונחה עליו רוח יהוה רוח חכמה ובינה רוח עצה וגבורה רוח דעת ויראת יהוה׃
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
והריחו ביראת יהוה ולא למראה עיניו ישפוט ולא למשמע אזניו יוכיח׃
sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
ושפט בצדק דלים והוכיח במישור לענוי ארץ והכה ארץ בשבט פיו וברוח שפתיו ימית רשע׃
Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
והיה צדק אזור מתניו והאמונה אזור חלציו׃
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
וגר זאב עם כבש ונמר עם גדי ירבץ ועגל וכפיר ומריא יחדו ונער קטן נהג בם׃
Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.
ופרה ודב תרעינה יחדו ירבצו ילדיהן ואריה כבקר יאכל תבן׃
Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.
ושעשע יונק על חר פתן ועל מאורת צפעוני גמול ידו הדה׃
Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
לא ירעו ולא ישחיתו בכל הר קדשי כי מלאה הארץ דעה את יהוה כמים לים מכסים׃
En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
והיה ביום ההוא שרש ישי אשר עמד לנס עמים אליו גוים ידרשו והיתה מנחתו כבוד׃
En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
והיה ביום ההוא יוסיף אדני שנית ידו לקנות את שאר עמו אשר ישאר מאשור וממצרים ומפתרוס ומכוש ומעילם ומשנער ומחמת ומאיי הים׃
Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
ונשא נס לגוים ואסף נדחי ישראל ונפצות יהודה יקבץ מארבע כנפות הארץ׃
Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
וסרה קנאת אפרים וצררי יהודה יכרתו אפרים לא יקנא את יהודה ויהודה לא יצר את אפרים׃
Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.
ועפו בכתף פלשתים ימה יחדו יבזו את בני קדם אדום ומואב משלוח ידם ובני עמון משמעתם׃
Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj.
והחרים יהוה את לשון ים מצרים והניף ידו על הנהר בעים רוחו והכהו לשבעה נחלים והדריך בנעלים׃
Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
והיתה מסלה לשאר עמו אשר ישאר מאשור כאשר היתה לישראל ביום עלתו מארץ מצרים׃