Hosea 7

Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
כרפאי לישראל ונגלה עון אפרים ורעות שמרון כי פעלו שקר וגנב יבוא פשט גדוד בחוץ׃
Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.
ובל יאמרו ללבבם כל רעתם זכרתי עתה סבבום מעלליהם נגד פני היו׃
Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.
ברעתם ישמחו מלך ובכחשיהם שרים׃
Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.
כלם מנאפים כמו תנור בערה מאפה ישבות מעיר מלוש בצק עד חמצתו׃
Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
יום מלכנו החלו שרים חמת מיין משך ידו את לצצים׃
Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
כי קרבו כתנור לבם בארבם כל הלילה ישן אפהם בקר הוא בער כאש להבה׃
Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
כלם יחמו כתנור ואכלו את שפטיהם כל מלכיהם נפלו אין קרא בהם אלי׃
Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.
אפרים בעמים הוא יתבולל אפרים היה עגה בלי הפוכה׃
Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
אכלו זרים כחו והוא לא ידע גם שיבה זרקה בו והוא לא ידע׃
La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.
וענה גאון ישראל בפניו ולא שבו אל יהוה אלהיהם ולא בקשהו בכל זאת׃
Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
ויהי אפרים כיונה פותה אין לב מצרים קראו אשור הלכו׃
Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
כאשר ילכו אפרוש עליהם רשתי כעוף השמים אורידם איסרם כשמע לעדתם׃
Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
אוי להם כי נדדו ממני שד להם כי פשעו בי ואנכי אפדם והמה דברו עלי כזבים׃
Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.
ולא זעקו אלי בלבם כי יילילו על משכבותם על דגן ותירוש יתגוררו יסורו בי׃
Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
ואני יסרתי חזקתי זרועתם ואלי יחשבו רע׃
Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.
ישובו לא על היו כקשת רמיה יפלו בחרב שריהם מזעם לשונם זו לעגם בארץ מצרים׃