Hebrews 7

Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis,
כי זה מלכי צדק מלך שלם כהן לאל עליון אשר יצא לקראת אברהם בשובו מהכות את המלכים ויברכהו׃
kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco;
ואשר חלק לו אברהם מעשר מכל שמו יפרש מלך הצדק ועוד מלך שלם הוא מלך השלום׃
senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.
באין אב באין אם באין יחש ולימיו אין תחלה ולחייו אין סוף כי אם נדמה לבן האלהים הוא עומד בכהנתו לנצח׃
Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj.
ראו עתה מה גדול הוא אשר גם אברהם אבינו נתן לו מעשר מראשית השלל׃
Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;
הן אלה מבני לוי אשר נחלי את הכהנה יש להם חק על פי התורה לקחת את המעשרות מן העם מן אחיהם אשר אף הם יצאי ירך אברהם׃
sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn.
ואשר איננו מתיחש למשפחתם הוא לקח את המעשר מן אברהם ויברך את אשר היתה לו ההבטחה׃
Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.
והנה נכון הדבר כי הקטן יברך על ידי הגדול ממנו׃
Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas.
ופה בני אדם שימותו לקחים את המעשר אבל שם לקחו מי שהועד עליו כי הוא חי׃
Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon;
ויתכן לומר כי גם לוי הלקח את המעשרות היה מעשר בעשר אברהם׃
ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.
כי עוד בירך האב היה בצאת מלכי צדק לקראתו׃
Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron?
על כן אלו היתה שלמות על ידי כהנת בני לוי אשר בה נתנה התורה לעם למה זה צריך לקום עוד כהן אחר על דברתי מלכי צדק ולא יאמר על דברתי אהרן׃
Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo.
כי בהשתנות הכהנה מן הצרך שתשתנה גם התורה׃
Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro.
כי אשר מדבר בו כזאת הוא משבט אחר אשר מעולם לא שרת איש ממנו את המזבח׃
Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.
כי גלוי לכל אשר אדנינו זרח מיהודה מן השבט אשר משה לא דבר אליו דבר על הכהנה׃
Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia,
ועוד יותר ברור הוא אם יוקם על דמיון מלכי צדק כהן אחר׃
kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla;
אשר איננו על פי חקת בשר ודם אלא על פי כח חיים בלתי נפסקים׃
ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek.
כי העיד עליו אתה כהן לעולם על דברתי מלכי צדק׃
Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco
בעבור כי המצוה הקדמת הוסרה בהיותה חלושה וקצרת יד מהועיל׃
(ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio.
כי התורה לא השלימה דבר והנה נכנסה במקומה תקוה טובה ממנה אשר נקרב על ידה לאלהים׃
Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado
וכפי אשר לא היתה זאת בלי שבועה׃
(ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam);
כי המה נתכהנו בלי שבועה וזה בשבועה על ידי האמר לו נשבע יהוה ולא ינחם אתה כהן לעולם על דברתי מלכי צדק׃
Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo.
גם הברית טובה ויתרה היא אשר ישוע ערב אותה׃
Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri;
ושם נתכהנו רבים מפני אשר המות לא הניחם להותר בארץ׃
sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla.
אבל זה בעמדו לעולם יש לו כהנה אשר לא תעבר ממנו׃
Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.
אשר על כן יוכל גם להושיע בכל וכל את הנגשים על ידו לאלהים כי חי הוא תמיד להפגיע בעדם׃
Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;
כי נאוה לנו כהן כזה שהוא חסיד ותמים וטהור ונבדל מן החטאים ונשא מהשמים׃
li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.
אשר איננו צריך יום יום ככהנים הגדולים ההם להקריב בראשונה על חטאתיו ואחרי כן על חטאת העם כי זאת עשה בפעם אחת בהקריבו את נפשו׃
Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.
כי התורה העמידה לכהנים גדולים בני אדם חלשים אבל דבר השבועה הבאה אחרי התורה העמיד את הבן המשלם לעולם׃