Hebrews 3

Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,
לכן אחי הקדושים חברים לקריאה של מעלה הביטו אל השליח וכהן הודיתנו הגדול אל המשיח ישוע׃
kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.
אשר הוא נאמן לעשהו כמו גם משה בכל ביתו׃
Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.
כי כבוד גדול ממשה נחל זה כאשר בנה הבית חשוב יותר מן הבית׃
Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.
כי כל בית יש לו בנה אבל בונה כל הוא האלהים׃
Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;
והן משה נאמן בכל ביתו כעבד לעדות העמדות להאמר׃
sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.
אבל המשיח הוא הבן על ביתו ואנחנו ביתו אם נחזיק בבטחון ובתהלת התקוה ולא נרפנה עד הקץ׃
Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
לכן כמאמר רוח הקדש היום אם בקלו תשמעו׃
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
אל תקשו לבבכם כמריבה כיום מסה במדבר׃
Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
אשר נסוני אבותיכם בחנוני גם ראו פעלי ארבעים שנה׃
Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
לכן אקוט בדור ואמר עם תעי לבב הם והם לא ידעו דרכי׃
Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
אשר נשבעתי באפי אם יבאון אל מנוחתי׃
Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
ראו עתה אחי פן יש באחד מכם לב רע וחסר אמונה לסור מאלהים חיים׃
sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
אך הוכח תוכיחו איש את רעהו יום יום עד שיקרא היום למען אשר לא יקשה איש מכם את לבו במדוחי פשע׃
ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;
כי נתחברנו למשיח אם נחזיק בראשית הבטחה ולא נרפנה עד הקץ׃
dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
כאשר נאמר היום אם בקלו תשמעו אל תקשו לבבכם כמריבה׃
Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?
מי אפוא אלה אשר שמעו ויריבו הלא כל יצאי מצרים ביד משה׃
Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?
ובמי התקוטט ארבעים שנה הלא בחטאים אשר נפלו פגריהם במדבר׃
Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?
ולמי נשבע לבלתי בא אל מנוחתו אם לא לסוררים׃
Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
ואנחנו ראים כי לא יכלו לבוא על אשר לא האמינו׃