Habakkuk 3

Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.
תפלה לחבקוק הנביא על שגינות׃
Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
יהוה שמעתי שמעך יראתי יהוה פעלך בקרב שנים חייהו בקרב שנים תודיע ברגז רחם תזכור׃
Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.
אלוה מתימן יבוא וקדוש מהר פארן סלה כסה שמים הודו ותהלתו מלאה הארץ׃
Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kaŝita Lia potenco.
ונגה כאור תהיה קרנים מידו לו ושם חביון עזה׃
Antaŭ Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
לפניו ילך דבר ויצא רשף לרגליו׃
Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Kliniĝis eternaj montetoj, Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
עמד וימדד ארץ ראה ויתר גוים ויתפצצו הררי עד שחו גבעות עולם הליכות עולם לו׃
En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan; Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan.
תחת און ראיתי אהלי כושן ירגזון יריעות ארץ מדין׃
Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
הבנהרים חרה יהוה אם בנהרים אפך אם בים עברתך כי תרכב על סוסיך מרכבתיך ישועה׃
Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.
עריה תעור קשתך שבעות מטות אמר סלה נהרות תבקע ארץ׃
Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altaĵo levis siajn manojn.
ראוך יחילו הרים זרם מים עבר נתן תהום קולו רום ידיהו נשא׃
La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
שמש ירח עמד זבלה לאור חציך יהלכו לנגה ברק חניתך׃
Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
בזעם תצעד ארץ באף תדוש גוים׃
Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. Sela.
יצאת לישע עמך לישע את משיחך מחצת ראש מבית רשע ערות יסוד עד צואר סלה׃
Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
נקבת במטיו ראש פרזו יסערו להפיצני עליצתם כמו לאכל עני במסתר׃
Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, Tra la ŝlimo de granda akvo.
דרכת בים סוסיך חמר מים רבים׃
Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo, Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
שמעתי ותרגז בטני לקול צללו שפתי יבוא רקב בעצמי ותחתי ארגז אשר אנוח ליום צרה לעלות לעם יגודנו׃
Kiam la figarbo ne floros, La vinberbranĉoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos manĝaĵon, La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo, Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
כי תאנה לא תפרח ואין יבול בגפנים כחש מעשה זית ושדמות לא עשה אכל גזר ממכלה צאן ואין בקר ברפתים׃
Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
ואני ביהוה אעלוזה אגילה באלהי ישעי׃
La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, Kaj venigas min sur miajn altaĵojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.
יהוה אדני חילי וישם רגלי כאילות ועל במותי ידרכני למנצח בנגינותי׃