Genesis 30

Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos.
ותרא רחל כי לא ילדה ליעקב ותקנא רחל באחתה ותאמר אל יעקב הבה לי בנים ואם אין מתה אנכי׃
Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
ויחר אף יעקב ברחל ויאמר התחת אלהים אנכי אשר מנע ממך פרי בטן׃
Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi.
ותאמר הנה אמתי בלהה בא אליה ותלד על ברכי ואבנה גם אנכי ממנה׃
Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi.
ותתן לו את בלהה שפחתה לאשה ויבא אליה יעקב׃
Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon.
ותהר בלהה ותלד ליעקב בן׃
Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan.
ותאמר רחל דנני אלהים וגם שמע בקלי ויתן לי בן על כן קראה שמו דן׃
Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob.
ותהר עוד ותלד בלהה שפחת רחל בן שני ליעקב׃
Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali.
ותאמר רחל נפתולי אלהים נפתלתי עם אחתי גם יכלתי ותקרא שמו נפתלי׃
Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon.
ותרא לאה כי עמדה מלדת ותקח את זלפה שפחתה ותתן אתה ליעקב לאשה׃
Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
ותלד זלפה שפחת לאה ליעקב בן׃
Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad.
ותאמר לאה בגד ותקרא את שמו גד׃
Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
ותלד זלפה שפחת לאה בן שני ליעקב׃
Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer.
ותאמר לאה באשרי כי אשרוני בנות ותקרא את שמו אשר׃
Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
וילך ראובן בימי קציר חטים וימצא דודאים בשדה ויבא אתם אל לאה אמו ותאמר רחל אל לאה תני נא לי מדודאי בנך׃
Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
ותאמר לה המעט קחתך את אישי ולקחת גם את דודאי בני ותאמר רחל לכן ישכב עמך הלילה תחת דודאי בנך׃
Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto.
ויבא יעקב מן השדה בערב ותצא לאה לקראתו ותאמר אלי תבוא כי שכר שכרתיך בדודאי בני וישכב עמה בלילה הוא׃
Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
וישמע אלהים אל לאה ותהר ותלד ליעקב בן חמישי׃
Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar.
ותאמר לאה נתן אלהים שכרי אשר נתתי שפחתי לאישי ותקרא שמו יששכר׃
Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob.
ותהר עוד לאה ותלד בן ששי ליעקב׃
Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun.
ותאמר לאה זבדני אלהים אתי זבד טוב הפעם יזבלני אישי כי ילדתי לו ששה בנים ותקרא את שמו זבלון׃
Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina.
ואחר ילדה בת ותקרא את שמה דינה׃
Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron.
ויזכר אלהים את רחל וישמע אליה אלהים ויפתח את רחמה׃
Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
ותהר ותלד בן ותאמר אסף אלהים את חרפתי׃
Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
ותקרא את שמו יוסף לאמר יסף יהוה לי בן אחר׃
Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
ויהי כאשר ילדה רחל את יוסף ויאמר יעקב אל לבן שלחני ואלכה אל מקומי ולארצי׃
Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
תנה את נשי ואת ילדי אשר עבדתי אתך בהן ואלכה כי אתה ידעת את עבדתי אשר עבדתיך׃
Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
ויאמר אליו לבן אם נא מצאתי חן בעיניך נחשתי ויברכני יהוה בגללך׃
Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos.
ויאמר נקבה שכרך עלי ואתנה׃
Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi;
ויאמר אליו אתה ידעת את אשר עבדתיך ואת אשר היה מקנך אתי׃
ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo?
כי מעט אשר היה לך לפני ויפרץ לרב ויברך יהוה אתך לרגלי ועתה מתי אעשה גם אנכי לביתי׃
Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn:
ויאמר מה אתן לך ויאמר יעקב לא תתן לי מאומה אם תעשה לי הדבר הזה אשובה ארעה צאנך אשמר׃
mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
אעבר בכל צאנך היום הסר משם כל שה נקד וטלוא וכל שה חום בכשבים וטלוא ונקד בעזים והיה שכרי׃
Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi.
וענתה בי צדקתי ביום מחר כי תבוא על שכרי לפניך כל אשר איננו נקד וטלוא בעזים וחום בכשבים גנוב הוא אתי׃
Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris.
ויאמר לבן הן לו יהי כדברך׃
Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
ויסר ביום ההוא את התישים העקדים והטלאים ואת כל העזים הנקדות והטלאת כל אשר לבן בו וכל חום בכשבים ויתן ביד בניו׃
Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban.
וישם דרך שלשת ימים בינו ובין יעקב ויעקב רעה את צאן לבן הנותרת׃
Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis.
ויקח לו יעקב מקל לבנה לח ולוז וערמון ויפצל בהן פצלות לבנות מחשף הלבן אשר על המקלות׃
Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki.
ויצג את המקלות אשר פצל ברהטים בשקתות המים אשר תבאן הצאן לשתות לנכח הצאן ויחמנה בבאן לשתות׃
Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
ויחמו הצאן אל המקלות ותלדן הצאן עקדים נקדים וטלאים׃
Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
והכשבים הפריד יעקב ויתן פני הצאן אל עקד וכל חום בצאן לבן וישת לו עדרים לבדו ולא שתם על צאן לבן׃
Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj;
והיה בכל יחם הצאן המקשרות ושם יעקב את המקלות לעיני הצאן ברהטים ליחמנה במקלות׃
sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob.
ובהעטיף הצאן לא ישים והיה העטפים ללבן והקשרים ליעקב׃
Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
ויפרץ האיש מאד מאד ויהי לו צאן רבות ושפחות ועבדים וגמלים וחמרים׃