Genesis 16

Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
ושרי אשת אברם לא ילדה לו ולה שפחה מצרית ושמה הגר׃
Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.
ותאמר שרי אל אברם הנה נא עצרני יהוה מלדת בא נא אל שפחתי אולי אבנה ממנה וישמע אברם לקול שרי׃
Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon.
ותקח שרי אשת אברם את הגר המצרית שפחתה מקץ עשר שנים לשבת אברם בארץ כנען ותתן אתה לאברם אישה לו לאשה׃
Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj.
ויבא אל הגר ותהר ותרא כי הרתה ותקל גברתה בעיניה׃
Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi.
ותאמר שרי אל אברם חמסי עליך אנכי נתתי שפחתי בחיקך ותרא כי הרתה ואקל בעיניה ישפט יהוה ביני וביניך׃
Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris.
ויאמר אברם אל שרי הנה שפחתך בידך עשי לה הטוב בעיניך ותענה שרי ותברח מפניה׃
Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur.
וימצאה מלאך יהוה על עין המים במדבר על העין בדרך שור׃
Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
ויאמר הגר שפחת שרי אי מזה באת ואנה תלכי ותאמר מפני שרי גברתי אנכי ברחת׃
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj.
ויאמר לה מלאך יהוה שובי אל גברתך והתעני תחת ידיה׃
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli.
ויאמר לה מלאך יהוה הרבה ארבה את זרעך ולא יספר מרב׃
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
ויאמר לה מלאך יהוה הנך הרה וילדת בן וקראת שמו ישמעאל כי שמע יהוה אל עניך׃
Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.
והוא יהיה פרא אדם ידו בכל ויד כל בו ועל פני כל אחיו ישכן׃
Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas?
ותקרא שם יהוה הדבר אליה אתה אל ראי כי אמרה הגם הלם ראיתי אחרי ראי׃
Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered.
על כן קרא לבאר באר לחי ראי הנה בין קדש ובין ברד׃
Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael.
ותלד הגר לאברם בן ויקרא אברם שם בנו אשר ילדה הגר ישמעאל׃
Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.
ואברם בן שמנים שנה ושש שנים בלדת הגר את ישמעאל לאברם׃