Ezra 6

Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
באדין דריוש מלכא שם טעם ובקרו בבית ספריא די גנזיא מהחתין תמה בבבל׃
Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo:
והשתכח באחמתא בבירתא די במדי מדינתה מגלה חדה וכן כתיב בגוה דכרונה׃
En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj.
בשנת חדה לכורש מלכא כורש מלכא שם טעם בית אלהא בירושלם ביתא יתבנא אתר די דבחין דבחין ואשוהי מסובלין רומה אמין שתין פתיה אמין שתין׃
Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
נדבכין די אבן גלל תלתא ונדבך די אע חדת ונפקתא מן בית מלכא תתיהב׃
Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
ואף מאני בית אלהא די דהבה וכספא די נבוכדנצר הנפק מן היכלא די בירושלם והיבל לבבל יהתיבון ויהך להיכלא די בירושלם לאתרה ותחת בבית אלהא׃
Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;
כען תתני פחת עבר נהרה שתר בוזני וכנותהון אפרסכיא די בעבר נהרה רחיקין הוו מן תמה׃
permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko.
שבקו לעבידת בית אלהא דך פחת יהודיא ולשבי יהודיא בית אלהא דך יבנון על אתרה׃
Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.
ומני שים טעם למא די תעבדון עם שבי יהודיא אלך למבנא בית אלהא דך ומנכסי מלכא די מדת עבר נהרה אספרנא נפקתא תהוא מתיהבא לגבריא אלך די לא לבטלא׃
Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto,
ומה חשחן ובני תורין ודכרין ואמרין לעלון לאלה שמיא חנטין מלח חמר ומשח כמאמר כהניא די בירושלם להוא מתיהב להם יום ביום די לא שלו׃
por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj.
די להון מהקרבין ניחוחין לאלה שמיא ומצלין לחיי מלכא ובנוהי׃
De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
ומני שים טעם די כל אנש די יהשנא פתגמא דנה יתנסח אע מן ביתה וזקיף יתמחא עלהי וביתה נולו יתעבד על דנה׃
Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.
ואלהא די שכן שמה תמה ימגר כל מלך ועם די ישלח ידה להשניה לחבלה בית אלהא דך די בירושלם אנה דריוש שמת טעם אספרנא יתעבד׃
Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.
אדין תתני פחת עבר נהרה שתר בוזני וכנותהון לקבל די שלח דריוש מלכא כנמא אספרנא עבדו׃
Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.
ושבי יהודיא בנין ומצלחין בנבואת חגי נביאה וזכריה בר עדוא ובנו ושכללו מן טעם אלה ישראל ומטעם כורש ודריוש וארתחששתא מלך פרס׃
Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.
ושיציא ביתה דנה עד יום תלתה לירח אדר די היא שנת שת למלכות דריוש מלכא׃
Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
ועבדו בני ישראל כהניא ולויא ושאר בני גלותא חנכת בית אלהא דנה בחדוה׃
Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.
והקרבו לחנכת בית אלהא דנה תורין מאה דכרין מאתין אמרין ארבע מאה וצפירי עזין לחטיא על כל ישראל תרי עשר למנין שבטי ישראל׃
Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
והקימו כהניא בפלגתהון ולויא במחלקתהון על עבידת אלהא די בירושלם ככתב ספר משה׃
Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
ויעשו בני הגולה את הפסח בארבעה עשר לחדש הראשון׃
Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
כי הטהרו הכהנים והלוים כאחד כלם טהורים וישחטו הפסח לכל בני הגולה ולאחיהם הכהנים ולהם׃
Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
ויאכלו בני ישראל השבים מהגולה וכל הנבדל מטמאת גוי הארץ אלהם לדרש ליהוה אלהי ישראל׃
Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
ויעשו חג מצות שבעת ימים בשמחה כי שמחם יהוה והסב לב מלך אשור עליהם לחזק ידיהם במלאכת בית האלהים אלהי ישראל׃