Ezekiel 44

Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita.
וישב אתי דרך שער המקדש החיצון הפנה קדים והוא סגור׃
Kaj la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita.
ויאמר אלי יהוה השער הזה סגור יהיה לא יפתח ואיש לא יבא בו כי יהוה אלהי ישראל בא בו והיה סגור׃
Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru.
את הנשיא נשיא הוא ישב בו לאכול לחם לפני יהוה מדרך אלם השער יבוא ומדרכו יצא׃
Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
ויביאני דרך שער הצפון אל פני הבית וארא והנה מלא כבוד יהוה את בית יהוה ואפל אל פני׃
Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo.
ויאמר אלי יהוה בן אדם שים לבך וראה בעיניך ובאזניך שמע את כל אשר אני מדבר אתך לכל חקות בית יהוה ולכל תורתו ושמת לבך למבוא הבית בכל מוצאי המקדש׃
Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael.
ואמרת אל מרי אל בית ישראל כה אמר אדני יהוה רב לכם מכל תועבותיכם בית ישראל׃
Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
בהביאכם בני נכר ערלי לב וערלי בשר להיות במקדשי לחללו את ביתי בהקריבכם את לחמי חלב ודם ויפרו את בריתי אל כל תועבותיכם׃
Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.
ולא שמרתם משמרת קדשי ותשימון לשמרי משמרתי במקדשי לכם׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.
כה אמר אדני יהוה כל בן נכר ערל לב וערל בשר לא יבוא אל מקדשי לכל בן נכר אשר בתוך בני ישראל׃
Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
כי אם הלוים אשר רחקו מעלי בתעות ישראל אשר תעו מעלי אחרי גלוליהם ונשאו עונם׃
Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin.
והיו במקדשי משרתים פקדות אל שערי הבית ומשרתים את הבית המה ישחטו את העלה ואת הזבח לעם והמה יעמדו לפניהם לשרתם׃
Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
יען אשר ישרתו אותם לפני גלוליהם והיו לבית ישראל למכשול עון על כן נשאתי ידי עליהם נאם אדני יהוה ונשאו עונם׃
Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris.
ולא יגשו אלי לכהן לי ולגשת על כל קדשי אל קדשי הקדשים ונשאו כלמתם ותועבותם אשר עשו׃
Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.
ונתתי אותם שמרי משמרת הבית לכל עבדתו ולכל אשר יעשה בו׃
Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
והכהנים הלוים בני צדוק אשר שמרו את משמרת מקדשי בתעות בני ישראל מעלי המה יקרבו אלי לשרתני ועמדו לפני להקריב לי חלב ודם נאם אדני יהוה׃
Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon.
המה יבאו אל מקדשי והמה יקרבו אל שלחני לשרתני ושמרו את משמרתי׃
Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.
והיה בבואם אל שערי החצר הפנימית בגדי פשתים ילבשו ולא יעלה עליהם צמר בשרתם בשערי החצר הפנימית וביתה׃
Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito.
פארי פשתים יהיו על ראשם ומכנסי פשתים יהיו על מתניהם לא יחגרו ביזע׃
Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.
ובצאתם אל החצר החיצונה אל החצר החיצונה אל העם יפשטו את בגדיהם אשר המה משרתם בם והניחו אותם בלשכת הקדש ולבשו בגדים אחרים ולא יקדשו את העם בבגדיהם׃
Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.
וראשם לא יגלחו ופרע לא ישלחו כסום יכסמו את ראשיהם׃
Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.
ויין לא ישתו כל כהן בבואם אל החצר הפנימית׃
Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu.
ואלמנה וגרושה לא יקחו להם לנשים כי אם בתולת מזרע בית ישראל והאלמנה אשר תהיה אלמנה מכהן יקחו׃
Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo.
ואת עמי יורו בין קדש לחל ובין טמא לטהור יודעם׃
En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.
ועל ריב המה יעמדו לשפט במשפטי ושפטהו ואת תורתי ואת חקתי בכל מועדי ישמרו ואת שבתותי יקדשו׃
Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.
ואל מת אדם לא יבוא לטמאה כי אם לאב ולאם ולבן ולבת לאח ולאחות אשר לא היתה לאיש יטמאו׃
Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn.
ואחרי טהרתו שבעת ימים יספרו לו׃
Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
וביום באו אל הקדש אל החצר הפנימית לשרת בקדש יקריב חטאתו נאם אדני יהוה׃
Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo.
והיתה להם לנחלה אני נחלתם ואחזה לא תתנו להם בישראל אני אחזתם׃
La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili.
המנחה והחטאת והאשם המה יאכלום וכל חרם בישראל להם יהיה׃
Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.
וראשית כל בכורי כל וכל תרומת כל מכל תרומותיכם לכהנים יהיה וראשית ערסותיכם תתנו לכהן להניח ברכה אל ביתך׃
Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.
כל נבלה וטרפה מן העוף ומן הבהמה לא יאכלו הכהנים׃