Ezekiel 18

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?
מה לכם אתם משלים את המשל הזה על אדמת ישראל לאמר אבות יאכלו בסר ושני הבנים תקהינה׃
Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael.
חי אני נאם אדני יהוה אם יהיה לכם עוד משל המשל הזה בישראל׃
Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.
הן כל הנפשות לי הנה כנפש האב וכנפש הבן לי הנה הנפש החטאת היא תמות׃
Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;
ואיש כי יהיה צדיק ועשה משפט וצדקה׃
ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo;
אל ההרים לא אכל ועיניו לא נשא אל גלולי בית ישראל ואת אשת רעהו לא טמא ואל אשה נדה לא יקרב׃
neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;
ואיש לא יונה חבלתו חוב ישיב גזלה לא יגזל לחמו לרעב יתן ועירם יכסה בגד׃
ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan;
בנשך לא יתן ותרבית לא יקח מעול ישיב ידו משפט אמת יעשה בין איש לאיש׃
sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
בחקותי יהלך ומשפטי שמר לעשות אמת צדיק הוא חיה יחיה נאם אדני יהוה׃
Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan;
והוליד בן פריץ שפך דם ועשה אח מאחד מאלה׃
kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;
והוא את כל אלה לא עשה כי גם אל ההרים אכל ואת אשת רעהו טמא׃
perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon;
עני ואביון הונה גזלות גזל חבל לא ישיב ואל הגלולים נשא עיניו תועבה עשה׃
donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.
בנשך נתן ותרבית לקח וחי לא יחיה את כל התועבות האלה עשה מות יומת דמיו בו יהיה׃
Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:
והנה הוליד בן וירא את כל חטאת אביו אשר עשה וירא ולא יעשה כהן׃
sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;
על ההרים לא אכל ועיניו לא נשא אל גלולי בית ישראל את אשת רעהו לא טמא׃
li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;
ואיש לא הונה חבל לא חבל וגזלה לא גזל לחמו לרעב נתן וערום כסה בגד׃
de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.
מעני השיב ידו נשך ותרבית לא לקח משפטי עשה בחקותי הלך הוא לא ימות בעון אביו חיה יחיה׃
Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.
אביו כי עשק עשק גזל גזל אח ואשר לא טוב עשה בתוך עמיו והנה מת בעונו׃
Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.
ואמרתם מדע לא נשא הבן בעון האב והבן משפט וצדקה עשה את כל חקותי שמר ויעשה אתם חיה יחיה׃
Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
הנפש החטאת היא תמות בן לא ישא בעון האב ואב לא ישא בעון הבן צדקת הצדיק עליו תהיה ורשעת רשע עליו תהיה׃
Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.
והרשע כי ישוב מכל חטאתו אשר עשה ושמר את כל חקותי ועשה משפט וצדקה חיה יחיה לא ימות׃
Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.
כל פשעיו אשר עשה לא יזכרו לו בצדקתו אשר עשה יחיה׃
Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.
החפץ אחפץ מות רשע נאם אדני יהוה הלוא בשובו מדרכיו וחיה׃
Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
ובשוב צדיק מצדקתו ועשה עול ככל התועבות אשר עשה הרשע יעשה וחי כל צדקתו אשר עשה לא תזכרנה במעלו אשר מעל ובחטאתו אשר חטא בם ימות׃
Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta.
ואמרתם לא יתכן דרך אדני שמעו נא בית ישראל הדרכי לא יתכן הלא דרכיכם לא יתכנו׃
Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.
בשוב צדיק מצדקתו ועשה עול ומת עליהם בעולו אשר עשה ימות׃
Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.
ובשוב רשע מרשעתו אשר עשה ויעש משפט וצדקה הוא את נפשו יחיה׃
Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.
ויראה וישוב מכל פשעיו אשר עשה חיו יחיה לא ימות׃
La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta.
ואמרו בית ישראל לא יתכן דרך אדני הדרכי לא יתכנו בית ישראל הלא דרכיכם לא יתכן׃
Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
לכן איש כדרכיו אשפט אתכם בית ישראל נאם אדני יהוה שובו והשיבו מכל פשעיכם ולא יהיה לכם למכשול עון׃
Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
השליכו מעליכם את כל פשעיכם אשר פשעתם בם ועשו לכם לב חדש ורוח חדשה ולמה תמתו בית ישראל׃
Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.
כי לא אחפץ במות המת נאם אדני יהוה והשיבו וחיו׃