Exodus 31

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;
ראה קראתי בשם בצלאל בן אורי בן חור למטה יהודה׃
kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto,
ואמלא אתו רוח אלהים בחכמה ובתבונה ובדעת ובכל מלאכה׃
por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,
לחשב מחשבת לעשות בזהב ובכסף ובנחשת׃
kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian laboron.
ובחרשת אבן למלאת ובחרשת עץ לעשות בכל מלאכה׃
Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan; kaj en la koron de ĉiu kompetentulo Mi enmetis saĝon, por ke ili faru ĉion, kion Mi ordonis al vi:
ואני הנה נתתי אתו את אהליאב בן אחיסמך למטה דן ובלב כל חכם לב נתתי חכמה ועשו את כל אשר צויתך׃
la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la tabernaklo,
את אהל מועד ואת הארן לעדת ואת הכפרת אשר עליו ואת כל כלי האהל׃
kaj la tablon kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj la puran kandelabron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron de incensado,
ואת השלחן ואת כליו ואת המנרה הטהרה ואת כל כליה ואת מזבח הקטרת׃
kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon,
ואת מזבח העלה ואת כל כליו ואת הכיור ואת כנו׃
kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,
ואת בגדי השרד ואת בגדי הקדש לאהרן הכהן ואת בגדי בניו לכהן׃
kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensaĵon por la sanktejo; ĉion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.
ואת שמן המשחה ואת קטרת הסמים לקדש ככל אשר צויתך יעשו׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
ויאמר יהוה אל משה לאמר׃
Diru al la Izraelidoj jene: Nepre observu Miajn sabatojn; ĉar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.
ואתה דבר אל בני ישראל לאמר אך את שבתתי תשמרו כי אות הוא ביני וביניכם לדרתיכם לדעת כי אני יהוה מקדשכם׃
Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.
ושמרתם את השבת כי קדש הוא לכם מחלליה מות יומת כי כל העשה בה מלאכה ונכרתה הנפש ההוא מקרב עמיה׃
Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.
ששת ימים יעשה מלאכה וביום השביעי שבת שבתון קדש ליהוה כל העשה מלאכה ביום השבת מות יומת׃
Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.
ושמרו בני ישראל את השבת לעשות את השבת לדרתם ברית עולם׃
Inter Mi kaj la Izraelidoj ĝi estu signo por ĉiam; ĉar dum ses tagoj la Eternulo faris la ĉielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li ĉesis kaj ripozis.
ביני ובין בני ישראל אות הוא לעלם כי ששת ימים עשה יהוה את השמים ואת הארץ וביום השביעי שבת וינפש׃
Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.
ויתן אל משה ככלתו לדבר אתו בהר סיני שני לחת העדת לחת אבן כתבים באצבע אלהים׃