Esther 7

La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester.
ויבא המלך והמן לשתות עם אסתר המלכה׃
Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
ויאמר המלך לאסתר גם ביום השני במשתה היין מה שאלתך אסתר המלכה ותנתן לך ומה בקשתך עד חצי המלכות ותעש׃
Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;
ותען אסתר המלכה ותאמר אם מצאתי חן בעיניך המלך ואם על המלך טוב תנתן לי נפשי בשאלתי ועמי בבקשתי׃
ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo.
כי נמכרנו אני ועמי להשמיד להרוג ולאבד ואלו לעבדים ולשפחות נמכרנו החרשתי כי אין הצר שוה בנזק המלך׃
Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?
ויאמר המלך אחשורוש ויאמר לאסתר המלכה מי הוא זה ואי זה הוא אשר מלאו לבו לעשות כן׃
Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.
ותאמר אסתר איש צר ואויב המן הרע הזה והמן נבעת מלפני המלך והמלכה׃
La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton.
והמלך קם בחמתו ממשתה היין אל גנת הביתן והמן עמד לבקש על נפשו מאסתר המלכה כי ראה כי כלתה אליו הרעה מאת המלך׃
Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
והמלך שב מגנת הביתן אל בית משתה היין והמן נפל על המטה אשר אסתר עליה ויאמר המלך הגם לכבוש את המלכה עמי בבית הדבר יצא מפי המלך ופני המן חפו׃
Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
ויאמר חרבונה אחד מן הסריסים לפני המלך גם הנה העץ אשר עשה המן למרדכי אשר דבר טוב על המלך עמד בבית המן גבה חמשים אמה ויאמר המלך תלהו עליו׃
Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.
ויתלו את המן על העץ אשר הכין למרדכי וחמת המלך שככה׃