Deuteronomy 17

Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.
לא תזבח ליהוה אלהיך שור ושה אשר יהיה בו מום כל דבר רע כי תועבת יהוה אלהיך הוא׃
Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
כי ימצא בקרבך באחד שעריך אשר יהוה אלהיך נתן לך איש או אשה אשר יעשה את הרע בעיני יהוה אלהיך לעבר בריתו׃
kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis;
וילך ויעבד אלהים אחרים וישתחו להם ולשמש או לירח או לכל צבא השמים אשר לא צויתי׃
kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael:
והגד לך ושמעת ודרשת היטב והנה אמת נכון הדבר נעשתה התועבה הזאת בישראל׃
tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu.
והוצאת את האיש ההוא או את האשה ההוא אשר עשו את הדבר הרע הזה אל שעריך את האיש או את האשה וסקלתם באבנים ומתו׃
Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto.
על פי שנים עדים או שלשה עדים יומת המת לא יומת על פי עד אחד׃
La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
יד העדים תהיה בו בראשנה להמיתו ויד כל העם באחרנה ובערת הרע מקרבך׃
Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
כי יפלא ממך דבר למשפט בין דם לדם בין דין לדין ובין נגע לנגע דברי ריבת בשעריך וקמת ועלית אל המקום אשר יבחר יהוה אלהיך בו׃
kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon.
ובאת אל הכהנים הלוים ואל השפט אשר יהיה בימים ההם ודרשת והגידו לך את דבר המשפט׃
Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi.
ועשית על פי הדבר אשר יגידו לך מן המקום ההוא אשר יבחר יהוה ושמרת לעשות ככל אשר יורוך׃
Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren.
על פי התורה אשר יורוך ועל המשפט אשר יאמרו לך תעשה לא תסור מן הדבר אשר יגידו לך ימין ושמאל׃
Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
והאיש אשר יעשה בזדון לבלתי שמע אל הכהן העמד לשרת שם את יהוה אלהיך או אל השפט ומת האיש ההוא ובערת הרע מישראל׃
Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.
וכל העם ישמעו ויראו ולא יזידון עוד׃
Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi:
כי תבא אל הארץ אשר יהוה אלהיך נתן לך וירשתה וישבתה בה ואמרת אשימה עלי מלך ככל הגוים אשר סביבתי׃
tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
שום תשים עליך מלך אשר יבחר יהוה אלהיך בו מקרב אחיך תשים עליך מלך לא תוכל לתת עליך איש נכרי אשר לא אחיך הוא׃
Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru plu returne laŭ tiu vojo.
רק לא ירבה לו סוסים ולא ישיב את העם מצרימה למען הרבות סוס ויהוה אמר לכם לא תספון לשוב בדרך הזה עוד׃
Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.
ולא ירבה לו נשים ולא יסור לבבו וכסף וזהב לא ירבה לו מאד׃
Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj;
והיה כשבתו על כסא ממלכתו וכתב לו את משנה התורה הזאת על ספר מלפני הכהנים הלוים׃
kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin;
והיתה עמו וקרא בו כל ימי חייו למען ילמד ליראה את יהוה אלהיו לשמר את כל דברי התורה הזאת ואת החקים האלה לעשתם׃
por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
לבלתי רום לבבו מאחיו ולבלתי סור מן המצוה ימין ושמאול למען יאריך ימים על ממלכתו הוא ובניו בקרב ישראל׃