Deuteronomy 11

Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.
ואהבת את יהוה אלהיך ושמרת משמרתו וחקתיו ומשפטיו ומצותיו כל הימים׃
Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
וידעתם היום כי לא את בניכם אשר לא ידעו ואשר לא ראו את מוסר יהוה אלהיכם את גדלו את ידו החזקה וזרעו הנטויה׃
kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;
ואת אתתיו ואת מעשיו אשר עשה בתוך מצרים לפרעה מלך מצרים ולכל ארצו׃
kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago;
ואשר עשה לחיל מצרים לסוסיו ולרכבו אשר הציף את מי ים סוף על פניהם ברדפם אחריכם ויאבדם יהוה עד היום הזה׃
kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko;
ואשר עשה לכם במדבר עד באכם עד המקום הזה׃
kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael.
ואשר עשה לדתן ולאבירם בני אליאב בן ראובן אשר פצתה הארץ את פיה ותבלעם ואת בתיהם ואת אהליהם ואת כל היקום אשר ברגליהם בקרב כל ישראל׃
Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.
כי עיניכם הראת את כל מעשה יהוה הגדל אשר עשה׃
Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin,
ושמרתם את כל המצוה אשר אנכי מצוך היום למען תחזקו ובאתם וירשתם את הארץ אשר אתם עברים שמה לרשתה׃
kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
ולמען תאריכו ימים על האדמה אשר נשבע יהוה לאבתיכם לתת להם ולזרעם ארץ זבת חלב ודבש׃
Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon.
כי הארץ אשר אתה בא שמה לרשתה לא כארץ מצרים הוא אשר יצאתם משם אשר תזרע את זרעך והשקית ברגלך כגן הירק׃
La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon;
והארץ אשר אתם עברים שמה לרשתה ארץ הרים ובקעת למטר השמים תשתה מים׃
lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.
ארץ אשר יהוה אלהיך דרש אתה תמיד עיני יהוה אלהיך בה מרשית השנה ועד אחרית שנה׃
Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
והיה אם שמע תשמעו אל מצותי אשר אנכי מצוה אתכם היום לאהבה את יהוה אלהיכם ולעבדו בכל לבבכם ובכל נפשכם׃
tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
ונתתי מטר ארצכם בעתו יורה ומלקוש ואספת דגנך ותירשך ויצהרך׃
Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata.
ונתתי עשב בשדך לבהמתך ואכלת ושבעת׃
Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili.
השמרו לכם פן יפתה לבבכם וסרתם ועבדתם אלהים אחרים והשתחויתם להם׃
Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
וחרה אף יהוה בכם ועצר את השמים ולא יהיה מטר והאדמה לא תתן את יבולה ואבדתם מהרה מעל הארץ הטבה אשר יהוה נתן לכם׃
Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj.
ושמתם את דברי אלה על לבבכם ועל נפשכם וקשרתם אתם לאות על ידכם והיו לטוטפת בין עיניכם׃
Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos;
ולמדתם אתם את בניכם לדבר בם בשבתך בביתך ובלכתך בדרך ובשכבך ובקומך׃
kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;
וכתבתם על מזוזות ביתך ובשעריך׃
por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero.
למען ירבו ימיכם וימי בניכם על האדמה אשר נשבע יהוה לאבתיכם לתת להם כימי השמים על הארץ׃
Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li:
כי אם שמר תשמרון את כל המצוה הזאת אשר אנכי מצוה אתכם לעשתה לאהבה את יהוה אלהיכם ללכת בכל דרכיו ולדבקה בו׃
tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.
והוריש יהוה את כל הגוים האלה מלפניכם וירשתם גוים גדלים ועצמים מכם׃
Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj.
כל המקום אשר תדרך כף רגלכם בו לכם יהיה מן המדבר והלבנון מן הנהר נהר פרת ועד הים האחרון יהיה גבלכם׃
Neniu povos kontraŭstari al vi: timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.
לא יתיצב איש בפניכם פחדכם ומוראכם יתן יהוה אלהיכם על פני כל הארץ אשר תדרכו בה כאשר דבר לכם׃
Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon:
ראה אנכי נתן לפניכם היום ברכה וקללה׃
benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;
את הברכה אשר תשמעו אל מצות יהוה אלהיכם אשר אנכי מצוה אתכם היום׃
kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.
והקללה אם לא תשמעו אל מצות יהוה אלהיכם וסרתם מן הדרך אשר אנכי מצוה אתכם היום ללכת אחרי אלהים אחרים אשר לא ידעתם׃
Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;
והיה כי יביאך יהוה אלהיך אל הארץ אשר אתה בא שמה לרשתה ונתתה את הברכה על הר גרזים ואת הקללה על הר עיבל׃
ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More.
הלא המה בעבר הירדן אחרי דרך מבוא השמש בארץ הכנעני הישב בערבה מול הגלגל אצל אלוני מרה׃
Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi.
כי אתם עברים את הירדן לבא לרשת את הארץ אשר יהוה אלהיכם נתן לכם וירשתם אתה וישבתם בה׃
Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
ושמרתם לעשות את כל החקים ואת המשפטים אשר אנכי נתן לפניכם היום׃