II Timothy 2

Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.
לכן בני התחזק בחסד אשר במשיח ישוע׃
Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn.
ואת אשר שמעת ממני בפני עדים רבים תפקידנו בידי אנשים נאמנים אשר הם כשרים ללמד גם את האחרים׃
Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
וסבל הרעות כאיש חיל בצבא מלחמת ישוע המשיח׃
Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.
איש יצא לצבא לא יתערב בעשקי החיים למען יהיה רצוי לשר הצבא׃
Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris.
וגם אם נאבק איש לא יכתר אם לא יאבק כמשפט׃
La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
האכר העבד הוא יאכל ראשונה מפרי האדמה׃
Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio.
בין באשר אני אמר כי האדון יתן לך חכמה בכל דבר׃
Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio;
זכור תזכר את ישוע המשיח הנעור מן המתים אשר הוא מזרע דוד כפי בשורתי׃
en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
אשר בעבורה אני נשא רעות עד למוסרות כעשה עול אבל דבר האלהים איננו נאסר׃
Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.
ועל כן אסבל את כל למען הבחירים למען ישיגו גם המה את התשועה במשיח ישוע עם כבוד עולמים׃
Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li;
נאמן הדבר הזה כי אם מתנו אתו גם אתו נחיה׃
se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;
אם נסבל גם נמלך אתו ואם ננכר גם הוא ינכר אתנו׃
se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.
אם לא נאמין הנה הוא קים באמונתו כי לכחש בעצמו לא יוכל׃
Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.
זאת הזכר להם והעד לפני האדון שלא לעשק במחלקת מלים אשר לא להועיל רק לעות דעת השמעים׃
Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.
היה שקוד להתיצב נאמן לפני אלהים וכפעל אשר לא יבוש המחלק על נכון דבר האמת׃
Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,
אבל תרחק מדברי הבל הפסולים כי יוסיפו הרבות רשע׃
kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,
ושיחתם כרקב תאכל סביב אשר מהם הומניוס ופיליטוס׃
kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.
אשר תעו מן האמת באמרם כי תחית המתים כבר היתה ויבלבלו אמונת קצת אנשים׃
Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
אך איתן הוא יסוד האלהים וזה חותמו ידע יהוה את אשר לו ועוד יסור מעול כל הקורא את שם המשיח׃
Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.
כי בבית גדול לא כלי זהב וכסף בלבד אלא גם של עץ ושל חרש ומהם לכבוד ומהם לבזיון׃
Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro.
והנה אם טהר איש את נפשו מאלה יהיה כלי לכבוד מקדש ומועיל לבעל הבית מוכן לכל מעשה טוב׃
Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.
ברח לך מתאות הנעורים ורדף צדק ואמונה ואהבה ושלום עם כל הקראים אל יהוה בלב טהור׃
Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
ותרחק מן השאלות התפלות באין מוסר באשר תדע כי אך קטטה מולידות הנה׃
Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema,
ועבד האדון לא יתקוטט אלא יהי נוח לכל ומבין ללמד וסבלן׃
en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
ומיסר בנמיכות רוח את המתנגדים אולי יתן האלהים בלבבם לשוב להכרת האמת׃
kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
ויעירו ממוקשי השטן אשר צדם בהם לרצונו׃