II Timothy 1

Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
פולוס שליח ישוע המשיח ברצון האלהים לפי הבטחת החיים אשר בישוע המשיח׃
al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
אל טימותיוס בנו החביב חסד ורחמים ושלום מאת אלהים אבינו ומאת המשיח ישוע אדנינו׃
Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage
מודה אני לאלהים אשר אני עבד אותו מימי אבותי ברוח טהורה כי תמיד אזכרך בתפלותי לילה ויומם׃
sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo;
ונכספתי לראותך בזכרי את דמעותיך למען אמלא שמחה׃
ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ.
כי באתי לזכר את אמונתך בלתי צבועה ששכנה כבר בלואיס זקנתך ובאבניקה אמך ומבטח אני כי תשכן גם בך׃
Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
על כן אזכירך שתעורר את מתנת האלהים הנתונה לך בסמיכת ידי׃
Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
כי האלהים לא נתן לנו רוח אימה כי אם רוח גבורה ואהבה ומוסר׃
Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,
לכן אל תבוש לא מעדות אדנינו ולא ממני אסירו כי אם תסבל הרעות גם אתה כמוני על הבשורה כפי כח האלהים׃
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj,
אשר הוא הושיענו וקראנו בקריאה קדושה לא לפי מעשינו כי אם לפי עצתו וחסדו הנתן לנו במשיח ישוע לפני ימות עולם׃
sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
ועתה נגלה בהראות מושיענו ישוע המשיח אשר בטל את המות ויוצא לאור על ידי הבשורה את החיים ואת אשר איננו עובר׃
al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.
אשר הפקדתי להיות לה כרוז ושליח ומורה הגוים׃
Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.
ובעבור זאת אסבל כאלה ולא אבוש כי יודע אנכי במי האמנתי ומבטח אנכי כי היכלת לו לשמר את פקדוני עד היום ההוא׃
Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
החזק בתכונת הדברים הבריאים אשר שמעת ממני באמונה ובאהבה אשר במשיח ישוע׃
La bonan konfiditaĵon gardu per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni.
שמר את הפקדון הטוב בעזרת רוח הקדש השכן בנו׃
Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.
זאת אתה יודע כי פנו ממני כל אשר באסיא ובתוכם פוגלוס והרמוגניס׃
La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,
יתן האדון רחמים לבית אניסיפורוס כי פעמים רבות השיב את נפשי ולא בוש ממוסרי׃
sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre diligente kaj min trovis
כי אם בהיותו ברומי יגע לבקשני עד כי מצאני׃
(la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.
יתן לו האדון למצא רחמים מלפני יהוה ביום ההוא ורב שרותו אשר שרת באפסוס אתה ידעת היטב׃