Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
ויך את מואב וימדדם בחבל השכב אותם ארצה וימדד שני חבלים להמית ומלא החבל להחיות ותהי מואב לדוד לעבדים נשאי מנחה׃
Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.
וילכד דוד ממנו אלף ושבע מאות פרשים ועשרים אלף איש רגלי ויעקר דוד את כל הרכב ויותר ממנו מאה רכב׃
Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
וישם דוד נצבים בארם דמשק ותהי ארם לדוד לעבדים נושאי מנחה וישע יהוה את דוד בכל אשר הלך׃
tiam Toi sendis sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin (ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
וישלח תעי את יורם בנו אל המלך דוד לשאל לו לשלום ולברכו על אשר נלחם בהדדעזר ויכהו כי איש מלחמות תעי היה הדדעזר ובידו היו כלי כסף וכלי זהב וכלי נחשת׃
de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba.
מארם וממואב ומבני עמון ומפלשתים ומעמלק ומשלל הדדעזר בן רחב מלך צובה׃
Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
וישם באדום נצבים בכל אדום שם נצבים ויהי כל אדום עבדים לדוד ויושע יהוה את דוד בכל אשר הלך׃