II Samuel 23

Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
ואלה דברי דוד האחרנים נאם דוד בן ישי ונאם הגבר הקם על משיח אלהי יעקב ונעים זמרות ישראל׃
La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
רוח יהוה דבר בי ומלתו על לשוני׃
La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
אמר אלהי ישראל לי דבר צור ישראל מושל באדם צדיק מושל יראת אלהים׃
Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.
וכאור בקר יזרח שמש בקר לא עבות מנגה ממטר דשא מארץ׃
Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
כי לא כן ביתי עם אל כי ברית עולם שם לי ערוכה בכל ושמרה כי כל ישעי וכל חפץ כי לא יצמיח׃
La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;
ובליעל כקוץ מנד כלהם כי לא ביד יקחו׃
Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
ואיש יגע בהם ימלא ברזל ועץ חנית ובאש שרוף ישרפו בשבת׃
Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
אלה שמות הגברים אשר לדוד ישב בשבת תחכמני ראש השלשי הוא עדינו העצנו על שמנה מאות חלל בפעם אחד׃
Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
ואחרו אלעזר בן דדי בן אחחי בשלשה גברים עם דוד בחרפם בפלשתים נאספו שם למלחמה ויעלו איש ישראל׃
tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri.
הוא קם ויך בפלשתים עד כי יגעה ידו ותדבק ידו אל החרב ויעש יהוה תשועה גדולה ביום ההוא והעם ישבו אחריו אך לפשט׃
Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj,
ואחריו שמא בן אגא הררי ויאספו פלשתים לחיה ותהי שם חלקת השדה מלאה עדשים והעם נס מפני פלשתים׃
tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
ויתיצב בתוך החלקה ויצילה ויך את פלשתים ויעש יהוה תשועה גדולה׃
Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim.
וירדו שלשים מהשלשים ראש ויבאו אל קציר אל דוד אל מערת עדלם וחית פלשתים חנה בעמק רפאים׃
David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
ודוד אז במצודה ומצב פלשתים אז בית לחם׃
Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
ויתאוה דוד ויאמר מי ישקני מים מבאר בית לחם אשר בשער׃
Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
ויבקעו שלשת הגברים במחנה פלשתים וישאבו מים מבאר בית לחם אשר בשער וישאו ויבאו אל דוד ולא אבה לשתותם ויסך אתם ליהוה׃
kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
ויאמר חלילה לי יהוה מעשתי זאת הדם האנשים ההלכים בנפשותם ולא אבה לשתותם אלה עשו שלשת הגברים׃
Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
ואבישי אחי יואב בן צרויה הוא ראש השלשי והוא עורר את חניתו על שלש מאות חלל ולו שם בשלשה׃
De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
מן השלשה הכי נכבד ויהי להם לשר ועד השלשה לא בא׃
Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
ובניהו בן יהוידע בן איש חי רב פעלים מקבצאל הוא הכה את שני אראל מואב והוא ירד והכה את האריה בתוך הבאר ביום השלג׃
Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
והוא הכה את איש מצרי אשר מראה וביד המצרי חנית וירד אליו בשבט ויגזל את החנית מיד המצרי ויהרגהו בחניתו׃
Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
אלה עשה בניהו בן יהוידע ולו שם בשלשה הגברים׃
Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
מן השלשים נכבד ואל השלשה לא בא וישמהו דוד אל משמעתו׃
Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
עשה אל אחי יואב בשלשים אלחנן בן דדו בית לחם׃
Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod,
שמה החרדי אליקא החרדי׃
Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano,
חלץ הפלטי עירא בן עקש התקועי׃
Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido,
אביעזר הענתתי מבני החשתי׃
Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano,
צלמון האחחי מהרי הנטפתי׃
Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
חלב בן בענה הנטפתי אתי בן ריבי מגבעת בני בנימן׃
Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ,
בניהו פרעתני הדי מנחלי געש׃
Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano,
אבי עלבון הערבתי עזמות הברחמי׃
Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen,
אליחבא השעלבני בני ישן יהונתן׃
Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,
שמה ההררי אחיאם בן שרר האררי׃
Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano,
אליפלט בן אחסבי בן המעכתי אליעם בן אחיתפל הגלני׃
Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
חצרו הכרמלי פערי הארבי׃
Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,
יגאל בן נתן מצבה בני הגדי׃
Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
צלק העמני נחרי הבארתי נשאי כלי יואב בן צריה׃
Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
עירא היתרי גרב היתרי׃
Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.
אוריה החתי כל שלשים ושבעה׃