II Kings 8

Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
ואלישע דבר אל האשה אשר החיה את בנה לאמר קומי ולכי אתי וביתך וגורי באשר תגורי כי קרא יהוה לרעב וגם בא אל הארץ שבע שנים׃
Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn.
ותקם האשה ותעש כדבר איש האלהים ותלך היא וביתה ותגר בארץ פלשתים שבע שנים׃
Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo.
ויהי מקצה שבע שנים ותשב האשה מארץ פלשתים ותצא לצעק אל המלך אל ביתה ואל שדה׃
La reĝo tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante: Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa.
והמלך מדבר אל גחזי נער איש האלהים לאמר ספרה נא לי את כל הגדלות אשר עשה אלישע׃
Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis.
ויהי הוא מספר למלך את אשר החיה את המת והנה האשה אשר החיה את בנה צעקת אל המלך על ביתה ועל שדה ויאמר גחזי אדני המלך זאת האשה וזה בנה אשר החיה אלישע׃
Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.
וישאל המלך לאשה ותספר לו ויתן לה המלך סריס אחד לאמר השיב את כל אשר לה ואת כל תבואת השדה מיום עזבה את הארץ ועד עתה׃
Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio venis ĉi tien.
ויבא אלישע דמשק ובן הדד מלך ארם חלה ויגד לו לאמר בא איש האלהים עד הנה׃
Tiam la reĝo diris al Ĥazael: Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
ויאמר המלך אל חזהאל קח בידך מנחה ולך לקראת איש האלהים ודרשת את יהוה מאותו לאמר האחיה מחלי זה׃
Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano?
וילך חזאל לקראתו ויקח מנחה בידו וכל טוב דמשק משא ארבעים גמל ויבא ויעמד לפניו ויאמר בנך בן הדד מלך ארם שלחני אליך לאמר האחיה מחלי זה׃
Kaj Eliŝa diris al li: Iru, diru al li: Vi resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
ויאמר אליו אלישע לך אמר לא חיה תחיה והראני יהוה כי מות ימות׃
Kaj li fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris.
ויעמד את פניו וישם עד בש ויבך איש האלהים׃
Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
ויאמר חזאל מדוע אדני בכה ויאמר כי ידעתי את אשר תעשה לבני ישראל רעה מבצריהם תשלח באש ובחריהם בחרב תהרג ועלליהם תרטש והרתיהם תבקע׃
Ĥazael diris: Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Eliŝa diris: La Eternulo montris al mi, ke vi estos reĝo de Sirio.
ויאמר חזהאל כי מה עבדך הכלב כי יעשה הדבר הגדול הזה ויאמר אלישע הראני יהוה אתך מלך על ארם׃
Li foriris de Eliŝa kaj venis al sia sinjoro. Ĉi tiu diris al li: Kion diris al vi Eliŝa? Kaj li respondis: Li diris al mi, ke vi resaniĝos.
וילך מאת אלישע ויבא אל אדניו ויאמר לו מה אמר לך אלישע ויאמר אמר לי חיה תחיה׃
Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis. Kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥazael.
ויהי ממחרת ויקח המכבר ויטבל במים ויפרש על פניו וימת וימלך חזהאל תחתיו׃
En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.
ובשנת חמש ליורם בן אחאב מלך ישראל ויהושפט מלך יהודה מלך יהורם בן יהושפט מלך יהודה׃
Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem.
בן שלשים ושתים שנה היה במלכו ושמנה שנה מלך בירושלם׃
Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
וילך בדרך מלכי ישראל כאשר עשו בית אחאב כי בת אחאב היתה לו לאשה ויעש הרע בעיני יהוה׃
Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, ĉar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.
ולא אבה יהוה להשחית את יהודה למען דוד עבדו כאשר אמר לו לתת לו ניר לבניו כל הימים׃
En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon.
בימיו פשע אדום מתחת יד יהודה וימלכו עליהם מלך׃
Joram iris Cairon kune kun ĉiuj siaj ĉaroj; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
ויעבר יורם צעירה וכל הרכב עמו ויהי הוא קם לילה ויכה את אדום הסביב אליו ואת שרי הרכב וינס העם לאהליו׃
Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. Tiam defalis ankaŭ Libna en la sama tempo.
ויפשע אדום מתחת יד יהודה עד היום הזה אז תפשע לבנה בעת ההיא׃
La cetera historio de Joram, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
ויתר דברי יורם וכל אשר עשה הלוא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה׃
Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
וישכב יורם עם אבתיו ויקבר עם אבתיו בעיר דוד וימלך אחזיהו בנו תחתיו׃
En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
בשנת שתים עשרה שנה ליורם בן אחאב מלך ישראל מלך אחזיהו בן יהורם מלך יהודה׃
La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael.
בן עשרים ושתים שנה אחזיהו במלכו ושנה אחת מלך בירושלם ושם אמו עתליהו בת עמרי מלך ישראל׃
Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab.
וילך בדרך בית אחאב ויעש הרע בעיני יהוה כבית אחאב כי חתן בית אחאב הוא׃
Li iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
וילך את יורם בן אחאב למלחמה עם חזהאל מלך ארם ברמת גלעד ויכו ארמים את יורם׃
Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
וישב יורם המלך להתרפא ביזרעאל מן המכים אשר יכהו ארמים ברמה בהלחמו את חזהאל מלך ארם ואחזיהו בן יהורם מלך יהודה ירד לראות את יורם בן אחאב ביזרעאל כי חלה הוא׃